"Filipo Macedona" k.a.


Filipo Macedona
Kiam oni rakontis al Filipo Macedona, ke multaj atenaj oratoroj kalumnias lin en siaj paroladoj, li diris: "Mi penos pruvi per mia vivo kaj miaj agoj, ke ili estas mensogemuloj."


Sokrato
Sokrato salutis junan riĉan homon, kiun li renkontis sur la strato. La riĉulo ne resalutis. La amikoj de Sokrato indignis, sed li diris: "Kial vi tiel koleras? Ke li ne estas tiel afabla, kiel mi?"


Polikrato
Polikrato, la tirano de Samoso, donacis al la greka poeto Anakreono grandan sumon da mono.
La poeto akceptis kaj tiel maltrankviliĝis pro la oro, ke li ne povis dormi kelke da noktoj.
Tiam li resendis la monon kun la vortoj: "Ĝi ne valoras la maltrankvilon, kiun ĝi kaŭzas al mi."

Polikrato とはポリュクラテスのこと。