La homrajto de malsagxuloj kaj malfortuloj

これはもう、一つの現代日本のプロレタリア掌小説かもしらん。
La suba artikolo estas citaĵo el iu blogo de japana junulino. Mi estas tre kortuŝita de ĝi. Do, mi provis traduki ĝin.

Mezaĝulinoj, antaŭ baloto iĝas bonkoraj, post baloto iĝas ne.

Kiam mi (virino) fariĝis 20 jarojn aĝa kaj ekhavis balotrajton, najbaraj kaj laborejaj nekonataj mezaĝulinoj subite iĝis bonkola al min.
Proksimiĝinte la baloto, tuto el la mezaĝulinoj diris al mi, ke voĉdonu al iu certa kandidato de iu certa partio*1.

Ankaŭ en mia laborejo, iuj mezaĝulinoj diras al mi, ke voĉudonu al la partio.
Ĉiu scias, ŝi estas la kredanto de iu religia sekto.


Sed la sinjorino ne scias tion, kio estas TPP.
Nek scias la artikolon 98 de la japana konstitucio.
Ili rigardas, ke FUKUŜIMO estas nur unu el damaĝo de tertremo en 2011, kaj ili ne komprenas, ke tio estas progresanta.
Do, ĉar ili ne scias la problemo de nukleaj centraloj, ili ne havas konscion kiu pensas ĉu jes aŭ ne pri la nukleaj energioj.
Mi tute ne komprenas la signifon, ke tiaj tute sensciaj homoj entuziasme apogas iun partion.


La mezaĝulino, kaj s-ino Katerino, kaj mezaĝaj virinoj de mia vendejo (leborejo), ĉiuj aprobis malbongon de la leĝo de vivrimedoj (vivprotekto).
Kvankam s-ino Katerino ne havas idon kaj ŝi estas sola, ŝi ne volas okupi firman laborpostenon kaj ŝi laboradas kiel agentita laboranto.
Sed ŝi fariĝis ricevi nenian laboron, do ŝi venis nian laborejon por partotempa laboro.
Ŝi diras, ke ŝi tute ne havas ŝparmonon, ŝi monpruntas vivtenan monon de siaj gepatroj, kiam ŝi ne povas prunti de siaj gepatroj, ŝi prunas de mi monon. (Ŝi malfacile redonas monon.) Ŝi estas kvardekajn jarojn.


Ĉar ŝi diras, ke ŝi tute ne pagadas la premiumon de pensio, ŝi nepre estos vivprotektata (ricevos publikan viv-asiston) en ŝia maljuneco. Alia rimedo ne restos.
Mi pensas: idiotaj estas tiuj, kiuj deziras malbonigon de la leĝo de sociala bonfarto kiun ili nepre uzos estonte.


Ĉar ni, malregulaj laborantoj en funda tavolo, finiĝas, kiam ni ne povos labori.
Ĉar se ni ne havas monŝparon, tiam ni tuj finiĝos.
Morto de niaj gepatroj signifas nian tujan finiĝon.


Eĉ se juna mi, naskiĝis en ĉi tiu kvarono de jarcento, timas pri risko de malregula laborado.


Eĉ se pagadus la premion de pensio, ne certe estas, ĉu mi povos ricevi pension.
Mia pagenda loĝ-impost estas tiom mirinde alta malgraŭ malalta enspezo, kiom depagata patrino miras, ĉar mi ne havas vivtenendan familion.


S-ino Katerino kaj aliaj mezaĝulinoj diras: maljuste estas ke vivprotektatoj libere aĉetas ĉion, do oni devas provizi kuponojn aŭ objektojn (,sed ne monon).
Ĉar vivprotektatoj estas nutrataj de nia imposto pagita, do ilia vivnivelo devas ne egale kun ni (neprotektatoj), ili diris.


Sed, diris mi,"la homrajtoj estas egalaj inter protektatoj kaj neprotektatoj".
Tio estas strange!, ili diras al mi, "Se protektatoj asertas homrajtojn samaj kun niaj, impostopagantoj akiras malprofiton favore!"


Se impostopagantoj estus altrangaj, la rangoj ŝanĝiĝus laŭ la sumo de pagita imposto, ĉu ne? mi diris, "Multepagantuloj rajtas konduti arogante, dum preskaŭ ĉiuj niaj partotempaj laborulinoj estas vivtenataj. Tiaj vivtenatoj baldaŭ perdus homrajtojn."


Ĵiro-ĉo diris, ke japana vivprotekta sistemo estas bona, ĉar ĝi ne priserĉas la propran respondecon de la malriĉeĝo de la protektoto.
Alegorie je "formikoj kaj lokusto", laŭ li, oni konsentas ke ne-laborpoviĝinta formiko ricevas "vivprotekton".
Sed oni plendas pri tio, ke lokusto ricevas vivprotekton.


Tamen, la idealo de sociala bonfarto estas ne malsatmortigi eĉ lokuston, li diris.
Kaj puni mallirĉuliĝinton, kiu falis mizeron pro siaflanka respondeco, ne estas la esenco de sociala bonfarto.


Mi pensis: la bazaj homrajtoj signifas, ke malegaleco ne aperas inter respektivaj homrajtoj pro mem-respondeco.


Eble mi malbone komprenas tion, ĉar mi ne lernis bone.


Mi estas malsaĝa, sed mi pensas per malsaĝa cerbo pri diversaj aferoj.


Esti malregula (provizora) laboristo eble estas pro mem-respondeco, sed krom mi, miaj geamikoj, ne estas malsaĝa kiel mi.
Sed miaj geamikoj ne povas gajni profesion fiksan.
Ĉu tio ĉio estas mem-respondece?


Jam eksiĝinta mia antaŭula viro, partotempa laborulo, estis igita al grantianto de ŝuldo de sia gepatroj ekde 20 jarojn aĝa.
La gepatroj ne redonas la monŝuldon, do li redonis.
Ĉar nia laborejo estas funde malalta tempo-salajro por redoni ŝuldon, li trans dungiĝis al pli alt-salajra fizika laboro.
Ĉu la kialo, ke la viro --- mia eksantaŭulo --- ne povas sendependiĝi (li vivas ne sole, sed kun sia gepatroj), estas pro lia memrespondeco ?


Mia amikino dufoje gravediĝis en la mezalta lerneja epoko, ĉar ŝia amatulo ne preventi koncipon.
Do, ŝi abortigis sin, sed ŝiaj gepatroj kaj lernejo malkaŝigis la aferon, ŝi forlasis la lernejon.
Dum la amato kaj liaj gepatroj nek pagis, nek forlasis la lernejon.
La koro de mia amikino rompiĝis, kaj ŝi vere daŭre izoladas sin en sia hejmo.
Ŝi estis admonita de siaj gepatroj diplomiĝi almenaŭ mezlernejon, ŝi eniris en korespondan mezlernejon.
Sed ŝi ne povis daŭrigi sin je lernejo, ĉar ŝia koro estis rompiĝinta.
Do, ŝiaj gepatroj kolere admonis ŝin, kaj ŝi registris sin al la listo de send-kompanio *2
Kaj sed ŝi denove havis amaton en la sendita laborejo, ŝiaj gepatroj eksigis ŝin, ĉar ŝi eble denove gravedus kaj abortigus sin.
La gepatroj deprenis poŝtelefonon de ŝi, kaj la hejma limhoro fariĝis pli rigore.


Do, mia amikino forlasis sian hejmon, kaj trovis seksan laboron kun loĝdomo.
Ŝi volas ĉesi seksan laboron, sed ŝi ne povas loĝi sole, ĉar ŝiaj gepatroj ne garantias ŝian ludomon.
Se ŝi revenus hejmen, ŝi estos ĉiam observita.
Ĉu tio estas memresponde?


La vorto "memrespondo" estas tre peza, sed oni elbuŝas ĝin tre facile.


Kiam, en kia stadio homoj povas "korekte" refari sian vivon , kiuj ekde mezlerneja epoko ŝuldas "memrespondecon"?
Kiam, kie, kiel ili povas suprenrampi al normala vivo?


Ĉu esti malsaĝa estas eterna krimo?


S-ino Katerino ne povas labori bone, sed eĉ ŝi senkonscie povas arogante fiere vivi. Tio estas tre embarasa por ni, sed mi pensas: "eĉ tia homo rajtas vivi".
tia malkonvena malkapabla homo ne estas maldungita.


Do, la penso, "se mi ne bone laborus, mi estos maldungata", ŝajnas tro timema.


Sed, pli bone estas, ke homoj kiel mi en fundo, eĉ kiel Katerino ne estas maldungata.
Se, eĉ homoj kiuj ne havas ŝparmonon povos almenaŭ vivi per vivprotekto, ni, junularo ne timas vivon, kvankam se ni ne povas ŝpari (akumuli kaj konservi) monon .


Mia patrino diris al mi, "vi estas en fundo, do, elektu partion kiu estas bonkora al fundo".
Kvankam ĝi fariĝus registara partio, estas pli bone ke eĉ unu homo fariĝas parlamentano kiu prizorgas min kaj miajn ĉirkaŭanojn.


Abenomikso *3 ŝajnas alporti prosperon al kompanioj, kaj nenion bonan al laboristoj kiuj laboras en kompanioj kiuj ne altigas salajron.
Mi estas inter homoj, al kiuj oni devigas paciencon por vigligi Japanion.


Mi deziras Japanion vigliĝi, sed se en ĝi mi ne povas vivi, tio estas sensence.


Neniam vigliĝos Japanio, se ĝi lasas junularon malregula.
Ĉar eĉ junularo havas koron.
Ĉar se malgraŭ klopodo ili ne povas suprenrampi, do ili perdis viglecon.
Ĉar koro rompiĝos.


Ni, junuloj eble estas tre malsaĝaj laŭ maturaj homoj, sed socio, en kiu malsaĝaj junuloj povas vivi vigle, tenos maljunulojn.


Do, mezaĝuloj kaj maljunuloj, kiuj batas junularon, samtempe detruas sian socion kiu subtenas sin.


Socio kiu ne zorgas homrajton de junuloj aŭ malsaĝuloj, detruos komunumon de malfortuloj.

http://luvlife.hatenablog.com/entry/2013/07/22/023413



*1:ĝis ĉi tiu loko de artikolo, japanoj klare rimarkas kio estas la "iu certa partio". Ĝi estas iu religiodevena partio.

*2:kompanio, kiu sendas laboristojn limdate laŭ peto de aliaj laborejoj.

*3:la politiko de la kabineto de s-ro Abe