enkura denunco

  Mi diru. Mi diru, sinjoro. Li estas amara. Amara. Jes. Abomena ulo. Malbona homo. Ah, netolereble. Ne lasu Lin vivi.
  Jes, jes. Trankvile mi diru. Vi devas ne lasi Lin vivi. Li estas malamiko kontraŭ la mondo. Jes, tuton ĉiom mi diros, sinjoro. Mi scias Lian lokon. Tuj mi gvidos vin. Bonvolu Lin murdi distranĉe dispece. Li estas mia majstro kaj Mia Sinjoro. Tamen Li estas samaĝa al mi. Tridek kvar jara. Mi naskiĝis malpli frue ol Li nur du monatojn. Tio devas esti ne grava distongo. Inter homoj ne ekzistas gravega diferenceco. Sed ĝis hodiaŭ Li senkompate laborigadis min tiom malice. Tiome mi estadas mokadata. Ah, ne plu! Mi toleradis tiom kiom mi povas toleri. Se mi ne kolerus je kolerenda momento, mia digno kiel homo perdiĝas. Neniu scias pri ke mi tiom kaŝe ŝirme protektads Lin ĝis nun. Li mem ne rimarkis tion. Ne, Li scias tion. Certe Li scias tion. Ĉar Li scias tion, Li des pli malicas kaj malestimas min. Li estas malhumila. Li sentas domaĝon pri ke Li ricevas grandan favoron de mi. Li estas tiom fierulo, idiota. Li rigardis sin ia granda malsupera ol mi, pro ke Li estas zorgata de mi. Li ege sopiras esti rigardata de ĉiuj, kiel Li povas fari ĉion memstare. Stulte! La mondo ne estas tia. Por vivi en la mondo oni nepre devas peti tiom da ion, kaj devas paŝo post paŝo progresi superiĝante ol aliaj. Kion Li povas fari? Nenion Li kapablas fari. Laŭ mi Li estas flavbekulo. Se mi ne sekvus Lin, Li jam antaŭ longa tempo devis morti apud vojo kun Liaj senkapablaj diŝiploj. "La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon". Jes, tiu, tiu estas. Li certe konfesis sian malkapablecon. Kion Petro kapablas fari? Jakobo, Johano, Andreo kaj Tomaso, grupo de idiotoj, ili vice sekvis Lin, disdirante dolĉegan komplimenton dorso-frostigan, ili estas entuziasmaj senkonsidere kredante paradizon. Se la paradizo alproksimuĝus, ili ĉiuj volus okupi seĝojn de ministroj? Stultuloj! Ili ĉiutage mankas panon, se mi ne pretus panon, ili malsate mortos, ĉu ne? Mi lasis Lin prediki, dum prediko mi kaŝe defraŭdis kvestmonon de amaso, mi elprenis oferaĵojn el posedaĵoj de vilaĝuloj, mi pretis loĝejojn, mi aĉetis tagajn manĝaĵojn kaj vestaĵojn, malgraŭ embaraso, mi faris ĉion, sed ne nur Li sed ankaŭ eĉ idiotaj disĉiploj ne diras dankon al mi. Krom ne-diri, Li ignoras mian kaŝitan laboron ĉiutagan, Li ĉiam postulas tre lukson, eĉ tiam, kiam ni havis nur kvin panojn kaj du fiŝojn, Li ordonis malfacilaĵon al mi doni manĝaĵon al amaso antaŭ niaj okuloj, tiam mi kaŝe vere malfacile mastrumis ĉion, mi povis aĉeti tiom da manĝaĵoj kiom Li ordonis. Jes, ĝis nun mi laboradis kiel asistanto por Liaj mirakloj kaj mallertaj prestidigitoj. Malgraŭ ŝajno mi ne estas avarulo. Male mi estas tre nobla interesito. Mi rigardas Lin bela homo. Laŭ mi Li ne havas deziron kvazaŭ infano, mi diligente ŝparas monon por pano, Li tuj elĉerpas ĉiom da mono ĝis sen monero por bagatelaĵo. Sed mi ne domaĝas tion. Li estas pura homo. Mi origine estas malriĉa komercisto. Sed mi konvinkiĝas, ke mi komprenas noblanim-ulon. Tiel, se Li senutile elspezus tiom da monon, kiun mi pogute ŝparis kun tre ege amara laboro kaj mastrumado, mi nenion plendas. Mi ne plendas, sed, do, Li povus foje diri al mi afablan vorton, sed Li ĉiam amare traktas min. Unu fojon Li promenante sur bordo de printempa maro alvokis mian nomon kaj diris al mi. "Vi zorgas nin. Mi scias vian solecan malĝojon. Sed ne estas bone, ke ĉiam vi montras vin malgaja. Tiu, kiu montras malĝojan mienon je malĝojo, estas hipokritulo. Hipokritulo malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj sciigi li havas malĝojon Se vi vere kredas je Dio, vi bonas, ke vi sentas nenion, kaj lavu vian vizaĝon pure, oleu vian kapon, estu kun rideto. Ĉi vi konvinkiĝas? Por ke vi ne al homoj sciigu malĝojon, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. Ĉu ne? Malĝojon solecan havas ĉiuj homoj". Li diris tiel al mi, kaj aŭskultinte tion mi ial volis ekplori voĉe, ne, se mia Patro ne vidus min, popolo ne scius min, nur vi, ke nur vi scias min, rekompencas min. Mi amas vin.




...