Du kamparanoj parolis pri la bela vetero, favora por la tritiko, antaŭ nelonge semita de ili. 《Se la varmaj pluvoj daŭros --- diris unu --- ĉio eliros el la tero.》 --- 《Kion vi babilas --- diras la alia --- mi havas du edzinojn en la tombejo; mi timas, ke ili revenos al mi.》