Mensogo


Viro: Hej, hej, hej!
Mi: Jes?
Viro: Vi fanfaronas ke Esperanto estas la internacia lingvo, ĉu ne?
Mi: Jes. Esperanto havas pli cent jaran tradicion kaj ĝi estas parolata en ĉirkaŭ cent dudek landoj.
Viro: Ankaŭ mi scias la malnovecon de la lingvo, sed mi asertas ke mensogo estas la nombro de la landoj. Mi ne povas fidi la nombron.
Mi: La nombro estas vera, verŝajne, laŭ UEA.
Viro: Do, ĉu vi povas diri ĉiun nomon de la landoj? Ĉu vi povas? Ĉu vi povas?
Mi: Kompreneble, mi povas. .. supozeble.
Viro: Ho! Se vi dirus ĉiun nomon nun al mi, mi fudu vin, mi iĝu esperantiso, sed ne povas vi, vi estas mensogulo! Diru! Tuj diru, ĉi tie diru!


Mi tute estis konfuzita. Certe mi memfidas pri mia memorkapablo, sed tiom multe, la nomojn, cent dudek...
Sed, mi longe lernas kaj fojfoje uzas Esperanton.
Do, mi en iom longa tempo tra-diris ĉiujn nomojn de la lando. Mi iom laciĝis.


Viro: Hoooeee! Vi diris ĉion, nekredeble, Ne, mi kredu tion, ke Esperanto estas la internacia lingvo. Mi eklernu Esperanton!