Sxerco de mia patro / 父の冗談

Kamarado Bonulo prezentis sian interesan ridindan sperton.
http://bonulo.wordpress.com/2008/05/22/car-mi-estas-japano/



Rilate, ankaux mi prezentos unu.

Iam mia patro promenis en la urbo Kioto kun sia komerca gasto.
Sur vojo kelkaj geknaboj fojfoje rigardis ilin (mia patro kaj gasto) kaj geknaboj sxajne hezitadis alvoki al ili.
"Ha-han, ili volos demandi al ni pri tempo", mia patro pensis.
Do, venis infanoj al ili kaj demandis kun lauxte kuragxe : "Kioma horo nun estas ?"



Patro : Yes ? Oh, I can not understand Japanese. Watasxi Nihongo Wakarimaseen. (Mi ne povas kompreni la japanan lingvon)
Infanoj : Aha! Oh! Cxi tiu sinjoro estas eksterlandano! Li vidigxas kiel japano, sed li parolas malflue en la japana, li estas homo el alia-lando!
Infanoj : Eksterano, s-ro eksterlandano, bonvolu manpremi kun mi, manpremi kun mi!
Infanoj : Ankaux mi, ankaux mi!
Infanoj : Mi deziras ke signaturu sur mia kajero!
Infanoj : Ankaux mi, ankaux mi!
Patro : Oh, tiel unufoje vi diras diverse, mi malpli komprenas ! (kun malbona prononco)
Infanoj : De kie vi venis ? De kie vi venis ?
Patro : Yes, yes, mi venis el malproksima lando, kaj mi manpremu al cxiuj. Kaj nun estas la 10a horo.
Patro : Ah, cxi tiu sinjoro ? Cxi tiu sinjoro ankaux estas el sama landano kun mi. Sed li tute ne povas paroli japane. Do, manpremu nin, vi estas cxarmaj!
Infanoj : Dankon! Dankon! Mi manpremis kun eksterlandano unuafoje, unuafoje parolis kun eksterlandano jxus! Mi estas felicxa!



La gasto, kiu estis kun mia patro, sen vocxe estis pro granda miro.

Jes, japanaj geknaboj sxatas alialandanojn. Geknaboj deziras cxiam paroli kaj amikigxi kun eksterlandanoj. (Ankaux plenagxuloj)