sarkado kaj kunsido por infana grupo


Hodiaŭ okazis "sarkado". Ni najbaranoj kune fortiras / elŝiras herbaĉojn en la loka komuna placo. Ĉirkaŭ dudek homoj kaj samnombraj infanoj laboris dum naŭdek minutoj de la oka kaj duono.
Poste ni prenis trinkaĵon kaj poste patrinoj kaj mi, kiuj estas funkciuloj de loka infana grupo, kunsidis.
La loka infana grupo ne estas deviga por infanoj, sed preskaŭ ĉiu infano aliĝis al ĝi. Kvankam la grupo estas por-infano, sed administradon ŝarĝas iliaj gepatroj deĵorantaj (dum unu jaro por unu ido). Kompreneble neniu ĝojas deĵori si mem.
En mia infaneco, tia grupo estis direktata kaj administrata de infanoj mem, nomita kiel "infana aŭtonoma asocio".
Ĉiuokaze, ni, ses gepatraj funkciuloj --- patro estas nur mi ---, devas helpi / plani / servi ĉion por infanaj okazontaĵoj --- ekskurso, pikniko, loka festo, somera festo, sport-festivalo, kurso por sekura biciklado ktp.
Decidiĝis: mi kondukos infanoj je la sekve okazonta pikniko.


めんどくさいです。Ĝena estas!