Japana malnova rakonto, 2a

Mi legis malnovajn rakontojn budhismajn. Mi ne estas entuziasma en budhismo, tamen la rakontoj estis interesaj. Mi tradukos kelkajn rakontojn. Kaj veraj originoj de rakontoj estas el antikva Cxinio aux antikva Hindio, oni diras.
Mi ankoraux ne kontrolis mian frazon en Esperanto.

Tre kapabla frazista bonzo drinkema kaj bonzino

(el budhismaj rakontoj, "La sabloj kaj sxtonoj kolektitaj")

Iam en la Saga*1 estas unu bonzo, kiun oni nomas "Bonparbonz" (frazisteca bonzo; bonzo paroladi bone)". Li estis tre drinkema; li gajnas moneton, acxetas drinkajxon; kiam li ne havas monon, acxetas drinkajxon "kredite"; li cxiam estis ne trankvila sen drinkajxo.
Foje Bonparbonz parolados en la domo de najbara bonzino. La bonzino vendas drinkajxon, tamen oni diras, ke sxi miksas akvon en la drinkajxon antauxe (t.e. sxi maldensigas la drinkajxon). Do antaux tagoj de la parolado unu najbarulo petis Bonparbonz-n prijugxu la bonzinon en la parolado.

  • Jes, jes. Ankaux mi estas malkontenta pri la drinkajxo de la bonzino de antaux. Mi forte admonos sxin pri sia agado malbona!

Kaj la tago de la budhisma parolado venis. Multaj najbaroj kolektigxis en la domon de la bonzino por auxskulti la paroladon de budhismo de Bonparbonz.
Bonparbonz frue finis budhisman rakonton, kaj komencis la afero.

  • Vendadi de la drinkajxon miksitan kun akvo estas defrauxdi. Defrauxdisto falos en inferon, kaj defrauxdisto estos sxirata sian langon nepre de la inferulo!
  • Se oni miksus drinkajxon kun akvo, la drinkajxo ekinkludas la toksajxon. Do, la homo, kiu versxi akvon en drinkajxo, estus murdisto.
  • Tia murdisto, krimulo, falus la inferon. Kaj absolute, neeviteble, li estos enfaligata en la lageton de vomadajxo de drinkemuloj!

Bonparbonz estas frazisto tre kapabla. Li rigardas amason en la cxambro, la bonzino larme tremetas kun kunpolmigo (pregxo).
Bonparbonz estis kontenta, kaj finis la parolon.
la bonzino diris al Bonparbonz :

  • Mi estis tute malbona. De nun mi neniam versxos akvon en drinkajxon. Neniam vendos akvecan drinkajxon. Mi pardonpetas al cxiuj. Kaj do, s-ro Bonparbonz, bonvole drinku mian drinkajxon.
  • Ho, jes! Gxuste mi tre soifas nun pro parolo. Ng Ng Ng (sono de drinkanta glutejo de li)......

Unu najbaro demandis lin.

  • Bonguste ?
  • Ve! Ne! Cxiam mi sentis, ke sxia drinkajxo estas kiel drinkajxo iel iome akveca . Sed hodiauxa drinkajxo estas kvazaux akvo drinkajxeca! Kio estas cxi tiu!?
  • Jes.

La bonzino diris.

  • Jes, mikse versxi akvon en drinkajxon estas tre malbona agado, mi hodiaux profunde komprenas tion. Do, hodiaux mi versxis drinkajxon en akvon.

*1:apud la Arasijama, fama turismejo