Bluoj / 青

Ankaŭ hodiaŭ nur tri bluojn traktas mi.
Iam en mia juna tempo, ĉirkaŭ 20 jarojn aĝa, mi amegis bluon, kaj mi studis filozofion. (Tamen la filozofio kiun mi studis ne estis blua, sed ruĝa.)
Mi deziris loĝi en blua ĉambro, tiam mi volus bluan sangon en mia korpo, kaj mi deziris eĉ pulminterna aero estus blua. Je dormo mi deziris, ke mi estus penetrita de bluo ĝis ostoj.
Mi tiam deziris min estu flegme senemocia viro kiel bluo.


         
みずいろ
"Akva koloro" estas "hela bluo" aŭ "light blue". Sed latina vorto "aqua (=akvo)" montras ankaŭ "helan bluon".



         
そらいろ
"Ĉiela koloro" estas same esperante, kaj en la angla, "sky blue". Ĉiela bluo estas klare hela bluo. Sed en granda urbo kaj en vilaĝo, oni vidas malsamajn bluojn. Foje, kiam homo falas en malesperon, homo supren rigardas ĉielon bluan. Do, ĉielo estas hela nek ĉiam nek ĉie, mi deziras helan por ĉiu en la mondo.
         
こんぺき
"Lazuro", la vortaro informas al mi tiel. Aŭ "profunda bluo". En la japana vorto oni diras ĉi tiun koloron kiel "kom-peki". "Kom-peki" signifas "Profundabluo-Jaspoverdo"n*1. Kaj japanoj uzas la vorton "kompeki" en la okazo, ke oni esprimas pri la ĉielo aŭ la maro pura kaj vasta. Kaj mi amas eĉ nun bluon, kiel lazuron.

*1:kaj alia