白は黒、ハトはタカ / Libera interpretado de s-ro Abe

     
Mi ne estas falko, sed kolombo!         Ĉu mi rajtas?

La 9a artikolo de la Japana konstitucio

Ĉapitro II Rezigno pri milito

Artikolo 9

  1. Sincere aspirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, la japana popolo por ĉiam rezignas, kiel rimedojn por solvi internaciajn konfliktojn, militon kiel suverenan rajton de la regno kaj la minacon per armita forto aŭ la uzon de armita forto.
  2. Por atingi la celon menciitan en la antaŭa paragrafo, tera, mara kaj aera armeoj aŭ aliaj militfortoj neniam estu tenataj. La rajto de militado de la Regno ne estas agnoskita.
http://www.vastalto.com/arkivo/JapanaKonstitucio_2014beta.html

Laŭ la ĉefministro ABE kaj liaj "amikoj", blanko estas nigra, kolombo estas rabobirdo

Lastatempe s-ro Abe, kaj liaj amikoj diras, ke interpretate la konstitucion Japanio rajtas militi por kolektiva memdefenda rajto. Laŭ "pozitiva pacismo" japana korpuso rajtas iri ien ajn kaj helpi fortan flankon.




Ho, japana falko ankaŭ hodiaŭ estas fluganta!
(Ve! Nur en via kapo!)