Japana Esperanto sub la spirito de "Hakko-Ichiu" (1937-)

Cxi tiu artikolo estas tradukajxo de "「八紘一宇」精神下のエスペラント
"Hakko-Ichiu": japana imperiisma slogano. "Ok direktaj kampoj estu en unu domo", t.e. la mondo devas esti sub Japana imperio.


                                                                • -

Ĉi tio estas terura.
La Revuo Orienta numero de oktobro 1940
De la Japana Esperanta Instituto: "Forlasi el IEL"
MIYAKE-Shihei: "Lancxigxo de Nova Sistemo --- Signifo de forlaso el IEL".

Forlasi el IEL (Internacia Esperanto-Ligo)
...
Ĉi tiu forlaso ne signifas internacian izolismon, kaj amikaj rilatoj kun IEL kaj aliaj Esperanto-grupoj daŭros tiel longe, krom se ne estus ĝeno. Tamen tiaj amikaj rilatoj devas esti nia laŭvola maniero, kaj la fundamenta spirito de la rilatoj devas esti en la nacia idealo de "Hakkou-Icxiu" (La mondo estu en unu domo).
Tiusence por fremdaj landoj ni havas multan laboron por fari, inkluzive de la plibonigo de gloro de japana kulturo ktp....

Aliro al nova sistemo

...
Gxisnuna nacia memdecidema internaciismo jam fore malaperis kiel sonĝo de la pasinteco. ... En Japanio kun la nova sistemo, ĉiuj enlandaj institucioj devas kunlabori en la traktado de la ĉina okazaĵo ("Incidento je la Lugou Ponto" en julio 1937, kaj sekvintaj militagoj de la japana armeo) kaj, plue, en la starigo de nova Kultura Areo en Orienta Azio. ... Ankaux la agadoj de la japanaj esperantistoj same ĉiam celis la traktadon de la ĉinaj okazaĵoj kaj la konstruadon de la Orient-Azia Nova Kulturo.
... Jen estas klare, ke la nova sistemo estas kreota ĉi tie, kaj kies celo estas konstrui defendeman fortan sxtaton. Kaj nun ni forjxetas la formon de internaciismon tute senhezite, senbedauxre. La spirito de ĝi jam estis malnova, forjxetita! Kaj, ĝi estis jam nur oportuna maniero por ni.
... Mi konsideru la signifon de la Esperanto-movado sub la nova sistemo. ...
La fina celo de la Esperanto-movado laŭ japana vidpunkto ---- servi kiel lingva rimedo por konstrui konstantan mond-ordon bazitan sur la "Hakko-Ichiu" ...
... Nature, la internaciaj lingvoj en la areo de orientazia kulturo devas esti la japana lingvo.
Resume, ĝi estas fari Esperanton "internacia lingvo" por aliaj landoj krom ĉi tiu orientazia grupo.
(Komuna lingvo estu la japana en Orient-zio, estu Esperanto ekster Orient-azio. Tio estas la fina celo de la japana esperanta movado.)

Poste sinjoro ASAHIGA prigxemis:
La instituto celis lingvan invadon al Aziaj landoj samkiel al Koreio kaj al Formoso... Tiama cirkonstanco devigus skribi tiel la la instituto por estado eviti subpremado. Kvankam iel gxi volus eviti kunlaboron kun milito, sed tio estas forvendo de sia animo.