*[マルタ] 7-0021


  Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.  
  Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.  
  --- Vi ne estas haringo, ---  
ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, ---  
vi ne estas haringo, sed vi estas...  
  --- Mi ne estas haringo! --- ekkriis la juna homo, profunde ekspirante, kvazaŭ post granda timegiĝo, ---  
dank' al Dio, mi ne estas haringo!  
kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la barelo...  
  --- Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn.  
Ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj?  
Estas efektive domaĝe pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja ankaŭ ne mankas al vi.  
Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo, vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da kiuj ni sen tio havas jam tro multe...  
  Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon al la laboro.  
La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco: (el/)rekt/igx/i: 真っ直ぐになる、気をつけの姿勢をする
  --- Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino! tremp/i: (どっぷり)浸す
  --- Aleĉjo! --- diris la mastrino leviĝante, --- hodiaŭ vi estas ankoraŭ pli malprudenta ol ordinare...  
mi ne povas plu interparoli kun vi;  
iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!