不要不急の外出 / Vojaĝo ne-necesa, ne-urĝa / la unua tago

En Japanio oni rekomendas, ke popolo ne faru nenecesan kaj neurĝan eliradon de hejmo por preventei infektadon de Kron-Viruso.
Sed mi antaŭdecidis vojaĝi iom longe.


La una tago. Mi veturas per skotero kunportante mian filinon (18 jaraĝa).
Hodiaŭ ni devas alveni al la haveno por veturi per pramo ĝis la 19a horo. Do, la tempo estas abunda.
Matene ne-frue ni ekvojaĝis. Ni planis viziti la sanktejo KOOYA-San. Tiu estas monto, tie troviĝas fama kaj malnova templo de budhismo esotetika. La distanco inter nia hejmo kaj la templo estas 130 kilometroj laŭ mallonga vojo. Sed la vojo estas trafike densa kaj troviĝas multaj semaforoj (trafikaj signaliloj). Do por eviti centroj de urboj mi prenis kamparaj vojoj. Pro tio la distanco lingiĝas je 180 km.

La voj-kanalo, sur kiu mi multefoje veturis per motorciklo antaŭ jaroj, jes, ĝi estas kutima vojo por mi. Sed la memoro ne konservas tutan procezon, sed partojn ĝojajn, ĉu ne?
Strange! Malproksima estas YAGYUU? Tro fore estas YOSHINO?
Mi multe foje kriis sur la skotero.
YAGYUU estas la tereno de antikva fama samurajo s-ro YAGYUU, kiu estas la plej elstara skermisto (katana-isto) en la EDO epoko.
HARI, tie troviĝas granda ripozejo / parkejo (drive-in). Tie ni prenis kurtan ripozon. Trinkis akvon.
Kaj tamen la vojo al YOSHINO estis tre longa. Feliĉe, la vojo kaj veturado estas glata.
Ni alvenis al la urbo GOĴOO. La tempo estis jam 13a horo. Ni vizitis restoracion Indian nomata "SHAKTI.
La restoracio estas en supermerkato, kaj nepalanoj (ne baratano) kuiras. Ni manĝis "naan-panon" kun kareaj saŭcoj. Mia filino mendis krome viandaĵojn (malgrandajn).


Jam tempo multe perdis. Mi rapidigis manĝi al mia filino. (Poste ŝi konfesis, ke la kvanto de la manĝaĝo estis dudek-obla ol ŝia antaŭsupozo, kaj do ŝia stomako ŝvelis iom troe.)


Ni eliris el la restoracio post 30 minutoj. La tempo estis iomete malfrue ol mia plano. Ni hastis al KOOYA-San. La nacia vojo 370a estis ĉefa vojo al KOOYA. Sed tie kaj ĉi tie ĝi havis rompiĝintaj partoj (pro pluvego lastatempa?) kaj ĉe multaj lokoj estis riparataj. Pro riparado, pluraj partoj de la vojo estis unu aŭto-kanalon, kaj unu direktanto devis atendi permeson veturi. (Iranto kaj venanto alterne veturis.)


Finfine ni alvenis antaŭ la pordego de KOOYA. Kaj ni turniĝis je la vojkurco maldekstren. La nacia vojo 480a. Verdire mi unuafoje iras la vojon. Sur la vojo plenis aŭtoj kaj turistoj. Kaj la vojo estas "antaŭpordega (antaŭtempla) butikstrato". Kaj tie ne troviĝas parkejo por motorcikloj. Ni ne povas haltiĝi kaj iris nur antaŭen.





Post vetureto ni alvenis parkejon konatan.

(dauxrigota)