Strebu lerni / がんばってべんきょうしてね

Mia filineto ricevis la pakaĵon, kiun sendis siaj kuzinetoj kaj iliaj gepatroj, por gratuli la element-lernant-iĝon de mia filineto.
En la pakaĵo troviĝis ĉokoladoj, kajeroj, krajonoj, beletaj glumarketoj, tuk-sakoj kaj leteroj.
Ĉiu letero de la kuza familiano estas skribita gratula mesaĝo, kaj plej juna kuzino, kiu estas je la dua lerneja jaro, skribis:

Vi pli multajn geamikojn havos, kaj lerneja vivo estas tre ĝoja!
Sed hejmtasko estas iom ĝena.
Vi baldaŭ povos legi diversajn librojn malfacilajn, kaj strebu lerni en element-ejo!

Mia filineto tuj respondis telefone, kaj dankas ĉion.
Tuj poste ŝi ekskribis respondan leteron kun gaja amuza bildo.

Dankon pro viaj ĝojaj donacoj tre multaj!
Kaj kvankam se vi ne ŝatas la lernadon, strebu lerni!
Vizitu min por ludi iam.
Ĝis!

小学生のいとこから荷物が届いた。入学祝のお菓子や学用品だった。娘は、すぐ絵入りで返事を書いた。

プレゼントたくさんありがとう
べんきょうがいやでもがんばってね
あそびにきてください
さようなら