Kun delfenoj ni ludis !

ludi kun delfenoj


Ni, mi kaj edzino kaj filineto, vizitis la MISAKI-Parkon. La parko situas 2 horojn trajne de nia loĝloko. La enirkotizo de la parko estas tre alta, kaj krome oni devas pagi je ĉiu atrakcio (ludilo: onda fervojo, karuselo, naĝejo k.a.).
Mia filineto tre ĝojis kaj ĝuis la atrakciojn. Post naĝo mi kaj filineto provis ludi kun delfenoj (tio estas pagenda atrakcia aranĝo).
Ni surmetis naĝ-haŭton (angle: "wet suit"), kaj iris en delfenejon kondukite de la instruistoj.
Unue ni (partoprenantoj de la aranĝo, ĉirkaŭ 10 homoj), restante ekster akvo, manpremis kun delfenoj, karesis la facion de la delfeno, kaj ricevis kisojn de delfenoj.
Sekve, ni eniris en la ujon de delfenoj. Ĉar la naĝ-haŭto estas el uretano, ĝi flosigas homojn sur la akvo facile.
La delfenaj instruistoj diris al ni, "Delfenoj alproksimiĝos al vi. Vi trovos la dorsan naĝilon proksimiĝantan. Do, vi flosiĝu sur via dorso, kaj unu mane hok-prenu la delfenan dorsan naĝilon. Delfeno tirante portos vin akvosurface. Ek! Ek! Delfeno alproksimiĝas al vi!"
http://www.youtube.com/watch?v=BgavmXOFBaI&feature=context-chawww.youtube.com
Ankaŭ mi, ankaŭ mia filineto, kaj ĉiuj sekve kaj sekvante estis tirataj de delfenoj.
Kaj sekve, tuj sub la akvosurfaco la delfeno naĝis sur-dorse, ni naĝis alkroĉiĝante al la delfeno (tiel).
Dum resta tempo, ni ĉiuj naĝis kaj ludis kun delfenoj libere! Ni atendis kviete, la delfenoj proksimiĝis al ni kaj portis nin tien kaj ĉi tien. Ni ĝoje tuŝis kaj karesis delfenojn.
Fantazia tempo baldaŭ akceptis solidan finon. Ĉiuj partoprenantoj estis plene kontentaj.
http://www.youtube.com/watch?v=6y6AXpLYvos&feature=plcpwww.youtube.com


En la reklama foto, eta knabino prenante delfenan dorsan naĝilon iras lerte. Sed se plenaĝa homo farus same, delfena vosta naĝilo forte batos homajn krurojn.
Fakte, en nia spekto, junulino kriis tirate, "Aj! Aj! Aj! miaj kruroj estas batataj!"



P.S.
Ĉu ni estas riĉa familio? Ne. Ni ne havas aŭton. Ni ne havas monon. Ni ne havas tempon. Ĉiam ni veturas per publikaj malmultekostaj veturiloj (urba buso, trajno, biciklo kaj piedoj).
Ni ne manĝas en restoracio, sed manĝas sur benko.
Kaj kiam ni povas, ni tendumas (ni ne volas tranokti en hotelo pagenda).