Klasa komisaro pri prestidigito / マジック委員

La letero el la lerneja klaso, kiun mia filino iradas, informis pri klasaj diversaj komisaroj (difinitaj roloj de klasa vivo).
La komisaro pri ludo, la komisaro pri sano, la komisaro pri plantoj kaj la komisaro pri PRESTIDIGITO (magia spektaklo).
Ial mia filineto estis komisaro pri prestidigito unu sole.

  • Mi: Kial? Kial vi akceptis tian rolon? Ĉu vi povas prestidigiti? Kaj kio estas la prestidigita komisaro?
  • Filineto: Mi mem kandidatis, kaj mi ne povas ĝin, kvankam mi prestidigitu antaŭ klasaj amikoj. Do, instruu al mi magion, paĉo!
  • Mi: Haaa!? Eheeee? Nu, do, mi scias du - tri da man-teknikon... Ĉu via devo estos nur unu fojo, ĉu ne?
  • Filineto: Mia instruistino diris, 'ĉiu lunde'
  • Mi: Ne havas tian kapablon mi, do demisiu,vi!
  • Filineto: Ne! Mi mem kandidatis, mi neniam demisiu

Kion pensas la instruistino?