Mia filineto havas 10 jarojn. Ĉiutage ŝi iritas min. Vere ĉiutage mi krias.
- "Tuj faru viajn hejmtaskojn!"
- "Tuj ordigu viajn uzitajn ludilojn kaj lernilojn!"
- "Pli rapide formanĝu!"
- "Tuj enlitiĝu!"
- "Ĉesu spekti televidon!"
- "Ĉu vi jam finis vian taskon?"
- "Kiu leciono estas aranĝota en via lernejo?"
- "Vi lasis lernilon en hejmo, ankaŭ hodiaŭ, ankaŭ hieraŭ kaj ankaŭ morgaŭ!"
Ŝi ĉiam responde krias,
- "Mi faros!"
- "Mi faros tuj baldaŭ!"
- "Ne diru al mi!"
- "Mi komprenis/komprenas ĉion!"
Kaj mi tre bedaŭrinde, malgraŭ morala cenzuro en mia penso (kvankam mi komprenas ke mi ne devas diri tiajn vortojn), mi malgraŭvole forĵetas malbonajn vortojn al ŝi.
- "Vi estas maltalenta!"
- "Stulta!"
- "Testuda!"
- "Senatentema!"
Ĉiutage... Mi preskaŭ batas ŝin (mi ne batas kontraŭ impeto).
Post insulto mi ĉiam iĝas malĝoja kaj bedaŭras. Mi estas dolora pro mi.