iPad2

Fakte (konfesante) mi aĉetis la "iPado"n (ankoraŭ sekrete kontraŭ familianoj)! Mi aĉetis ĝin por mia edzino kaj filineto.
Edzino ĝojos la fotojn de familio, kaj serĉos diversajn aferojn per interreto.
Filineto ĝojos la fotojn kaj ludilojn.



Tuj mi komencis aranĝi la iPado'n, sed tio iris ne bone.
Unue mi ne povis enmeti fotojn el mia komputilo en la iPadon. Kelkfoje mi provis, tamen ankoraŭ ne.
Due, ĝi ankoraŭ ne ligiĝas kun interreto. "SoftBank" (Wi-Fi agentejo) diris, ke la iPadan identan nombron ĝi ne scias. Kial????
Nuuuu, mi alimaniere povos ligi ĝin al reto...
Trie plejparto de la ludiloj kaj "aplications (aplikaj programoj)" estas pagendaj!
Mi jam malŝparis tre multe por akiri iPadon.




Tamen mi tuŝadis iPadon nur 3 horojn. Refoje, multefoje mi provu ĉion!



Kaj helpu min! (se vi povus, japanlingve.)