Sabate, dimancxe, lunde... Tri seriaj ferioj

Sabate

Sabate antaŭtagmeze mi kaj mia filino vizitis la Universitaton de KIOTO, en kiu okazis Universitata Festo nomata "Novembra Festo".
Mia celo estis bazaretoj, en kiu aranĝis "La Esperanto-Societo de la Universitato de Kioto" butiketon. Filino kaj mi atingis la universitaton kelkdekaj minutoj antaŭ tagmezo. Ni unue promenis inter manĝejaj tendaroj. Ni manĝis tagmanĝon: bakitajn kolbasojn, frititan nudelon, trapikitajn rostitajn kokaĵojn kaj fritita glaciaĵon! (nur mia filino).
Ĉirkaŭ buŝo de mia filino malpuriĝis.
Mi vizitis la budo-butiketon de la esperanto asocio, kaj aĉetis libron, kiun hazarde mi volis aĉeti. Mi aĉeti ĝin tre malmult-koste.
Mia filino aĉetis remburitajn pupetojn. Kaj oni desegnis ŝian portreton (pagindan).



Posttagmeze, de 13:30, mia filino iris al ceramika kurso (tre malmulte kostas), kaj mi promenis en la kvartalo dum la kurso.
Kaj tute hazarde mi renkontis mian patron en promenado. Li vizitis lian konaton, sed la konato ne estis, kaj mia patro serĉis la templon "SENBON ŜAKADOO". Li delonge deziris viziti tiun templon, tamen ankoraŭ ne.
Mi gvidis lin al la templo, kaj ankaŭ mi ne vizitis la templo (jes, ankaŭ mi vizitis tun unuafoje).
Mi eksciis, ke la templo estas la naskiĝ-loko de OKAME (bonaŭgura virino). Okame kaj Otahuku ( = mult-feliĉ-in/o) estas identa virino.


Kaj budhismaj statusoj estas tre superaj. La fotoj estas jen (alia blogo).



Mia patro diris, "tre belegaj statusoj estas, do, mi denove vizitos".

Dimanĉe

Unue, mi lavis ĉemizojn kaj vestojn.
Kaj alie, nenion faris mi, sed nur kuiradon. Ankaŭ mia filino nenion faris, sed nur elektrikan ludon kaj TV-spektadon.


Lunde

La lasta lundo estis anstataŭigita ferio. La 23a de novembro estas la feria tago de <>, sed samtempe la tago estis dimanĉo. Do, leĝe la sekva tago estas anstataŭa ferio.
Mi vizitis proksiman iom grandan ĝardenon, kiun iu religia asocio posedas, kaj ĝi malfermis la ĝardenon por ne-kredantoj de la religio dum nur tri tagoj, ĝis lundo.
Ĝi estas tre bela ĝardeno, kaj mi ĝis nun nur unu foje eniris tien.
La sezono estas mezo de aŭtuno. Diversaj arboj estis ruĝiĝintaj kaj flaviĝintaj. Tra la vojetoj mi celis monteton en la ĝardeno. La monteto situas je orienta flanko de la ĝardeno, kaj sur ĝi oni povas spekti la ĝardenon kaj apudan lageton kaj iom malproksimajn montaron, domaron kaj kamparon.
La spekto estis tre bela (iom varme), la vetero estis serena, kaj mi fotis kaj fotis multe.


Mi malsupren iris de la monteto, kaj fotinte promenis en la ĝardeno. Kaj mi trovis virinojn en tradicia kostumo (kimono), kaj ili estis en kvartaleto ŝirmita de longaj tukoj (duone ĉirkaŭkurtenita).
La alteco de kurteno estis ĝis kokso. Do, oni vidas ilin. Ili subĉiele faris tradician te-ceremonion. Ĝi ŝajnis tre ĝentila kaj gaja. En ĝi estis delke da vizitantoj. Mi proksimiĝis al tiu loko por foti ĝin, do unu kimono-virino alparolis al mi. <<Ĉu ankaŭ vi ludos teon?>><><><>
Mi invitite eniris en la loko, kaj ĝuis dolĉaĵon kaj verdan teon. Trankvile komforta tea tempo estis.


(la movieto malaperis)
https://www.youtube.com/watch?v=jMJk8omqxJI&list=TL1Bhp72i12RAwww.youtube.com



Mi reiris hejmen. En hejmo mia edzino kverelis kun filino, kaj laŭ mia edzino, mia filino plendis, ke samklasanoj de lernejo vojaĝas laŭplaĉe de la klasano ĉiusemajne, sed mia filino nenie vojaĝas.
Certe, ni ne havas aŭton, sed nur motorciklojn. Kaj ni vojaĝas ne ofte. (Laŭ mia penso, ni ne bezonas aŭton. Teni ĝin estas multkoste, uzi ĝin estas malofte kaj riske. Kiam vere ni bezonas --- vojaĝi, veturadi --- aŭton, ni lu-prenas aŭton kutime.)



Mia edzino diras al la filino ĉiam, "ni estas malriĉa familio!".
Ial en nia lerneja kvartalo troviĝas riĉaj familioj. Nia domo estas malnova, sed neniam malgranda. Sed samklasanaj domoj estas plie grandaj. Ili posedas grandajn aŭtojn, ofte vojaĝas, okazigas bankedojn (por infanoj), irigas siajn idojn al kromlernejoj diversaj, portas elegantajn vestojn (malgraŭ ankoraŭ infanecaj). La informoj portitaj el mia filino estas tiaj. (Mi ne kopmrenas, kial ili tiom riĉaj, kaj kio estas la profesioj... Kelkaj el ili estas agrikulturistoj kun iom grandaj bienoj, sed ne ĉiuj.)


Pravas, pravas. Kara filino mia, ni estas malriĉa, kaj viaj samklasanoj estas riĉaj. Tio estas via sorto. Se vi volas luksan vivon, do edziniĝu al riĉulo.