Hararo de mia filino, kiu estas enirantan en adoleskantecon.

La hararo de mia filino estas iom tro longa. Kiam ŝi manĝas, foje la haroj tuŝas al teleron.
Fine ŝi volis tranĉi sian hararon, sed hieraŭ ŝi ne havis tempon iri al har-salono. Do, mia edzino iomete kaj parte mallongigis la harojn de mia filino. Sed ŝi ne ŝatis la har-aranĝon tranĉitan.
La mallongigo estas tre malgranda, kion oni ne opvas rimarki. Sed ŝi tre koleris, kaj ŝia kapo ekdoloris.


Ĉi-matene ankoraŭ la kapo doloras, do ŝi ne iris lernejon.



Ne tiom mallonga kiel la suba foto.



Kaj hodiaŭ mi devas kunpreni mian filinon al dentisto por regula esploro.


P.S.
Mi revenis hejmen. Mia filino ne havis febron, sed laŭ mia edzino, laŭ la simptomoj, mia filino estas gastrointest-ito, alivorte malvarmumo. Ŝi laksas, kaj volis manĝi nenion.
Do, mi nuligis la rezervon viziti dentiston.