Vulpo


  Kuracisto havis tiel malsovaĝan vulpon, ke li lasis ĝin libera la tutan tagon, ĉar ĝi atakis neniun. Ĝi eĉ iris arbaron, sed revenis ĉiuvespere; nur nokte oni ligis ĝin al ĉeno. Foje ĝi rimarkis, ke la ĉirkaŭkolo estas tro vasta, eliĝis el ĝi kaj iris en najbaran domon ŝteli kokon; sed antaŭ la tagiĝo ĝi revenis kaj enrampis en la ĉirkaŭkolon. Ĉiutage oni vidis ĝin ligitan al la ĉeno kaj suspektis nenion. Ĝia ruzo estis malkaŝita nur kiam ĝi falis en kaptilon de la najbaro.