Bela papera kesteto placxata

Antaŭ ĉirkaŭ unu monato mi manĝis unu pecon da UNRYUUn, kiu estas Yokan sukeraĵo. Ĝi estis tre bongusta kaj mi amas ĝin.
"UNRYUU" estas el "UN" kaj "RYUU", ili signifas, "UN" = nubo; "RYUU" = drako. UN-RYUU estas la tradicia ĉina desegna temo, oni vidas drakon aperantan inter nuboj.
Kaj la kesteto de UNRYUU estas desegnita de UNRYUU. Ĝi ne havas multajn kolorojn sed bela.



En ŝranko restis la kesteto. Ho, ankoraŭ restas UNRYUU.... Ho, ankoraŭ UNRYUU restas... UNRYUU estas dumlonge manĝebla sen putri...
Kaj hieraŭ mi volis manĝi ĝin. Manpreninte ĝin mi trovis jam malplena.
"Hej, hej, nenio estas en ĉi tiu kesto!" mi kriegis.
Respondinte ŝi diris, "Jes, sed, ĉar la kesto estas bela, ĉu ne?"


雲龍の箱がずーっと戸棚にあって、昨日食べようと思ったら空き箱だった。