「エスペラントで世界中に友だちを」/ Faru amikojn tra la mondo per Esperanto

En 2001 okazis "9.11", kaj la komenco de "Reva Dudek Jarcento" estis malhela.
Usono ekmilitis "kontraŭ terorismo", kaj tuj Japanio aprobis tion.
Kion mi povas fari ne nur por ŝanĝi direkton de Japanio pri la milito, sed ankaŭ por paco de la tuta mondo?
En libro, kiun mi tiam legis, skribiĝis jene: "oni ne volas militi kontraŭ landoj, en kiuj loĝas siajn amikojn", "fari amikojn tra la mondo donas pacon al la mondo". Por tio la komuna lingvo "Esperanto" pli meritas ol la angla, kiu estas dekomence malegala por lerni. La nombro de la esperanto-parolantoj, pri kio estas diversaj klarigoj, en ĉiu lando estas malmultaj esperantistoj, oni diras. Kaj krome Esperanto ne havas vortojn malregulajn ŝanĝajn kaj estas facile memlernebla.
Do, mi aĉetis lernolibrojn kaj komencis lerni Esperanton. Mi uzis interretojn lernigajn. Mi estis malforta en la angla leciono, certe Esperanto estas facila. En tri monatoj venis letero de Nepalo. Sekve de Francio, de Italio. Kaj tri litovaj esperantistoj venas al Japanio turisme, mi ĉiĉeronis en Kioto. Duon jaro ankoraŭ ne pasis de eklerno.
Mi gvidis ilin en Kioto, kaj mi povis kompreni iliajn parolojn esperantajn. Sed malfacile mi parolis, mi malfacile serĉi vortojn. Ĉar Esperanto ne estas iu nacia lingvo, do multo de Esperantistoj estas komencanta tutmonde. Ili --- litovanoj --- pacience atentas miajn fragmentajn vortojn kaj gestojn kaj recertigis sencojn kun korektaj vortoj. Per malmultaj vortoj kaj helpe de gestoj kaj bildoj mi konversaciis kun ili, kaj fariĝis ke Esperanto tute plaĉis al mi.
En la historio Min-Iren (Japana Federacio de Democrataj Medicinaj Institucioj) troviĝas esperantaj aferoj. OOGURI-Kiyomi, kiu estas unu el la fondintoj de Min-Iren kaj verkis la apelacion "Fondu Hospitalon por Laboristoj kaj Kamaparanoj!" (1929) estis Esperantisto, kaj sur la panelo de OOSAKA Mishima Proleta Kliniko subskribiĝis Esperanto.
Mi esperas, ke en Min-Iren Esperanto disvastiĝus, la internacia interkomunikado de Min-Iren plie vigliĝos.