La pioniro de Esperanto en Japanio --- ITŌ-Saburou

Mi prove tradukis. (el la organo de Suferintaro de Leĝo pri Publika Ordo, "HUKUTSU" (Obstineco))

  ITŌ-Saburou (vera nomo: ISOZAKI-Iwao, poste edziĝinte MIYAZAKI) naskiĝis en novenbro de 1902 en la kvartalo AMASE en la urbo OKAYAMA. Li eniris en la gubernia mezlernejo OKAYAMA je 13 jaraĝo. Infulite de lia onklo li interesiĝis pri Esperanto, kaj ofte okazigis esperantan kurson kaj fondis esperantan rondon en la lernejo.
  Post mezlernejo, li iris al la Instituto AOYAMA (nuna universitato), sed poste ĉesis, kaj iris al la ŌSAKA-Fremdlingva Universitato (franclingvo). Tie li organizis kaj evoluigis Esperantan klubon. Sed la universitato elpelis lin, ĉar li kunbatalis la strikon de laboristaro de ŌSAKA-urba trajno. Li kontraŭis baron de la striko kaj batalis sub la nomo de la "studenta ligo".
  Kiam li estis 24 jaroj, li aliĝis la laborista-kamparana partio. Kaj li laboris kiel la anstataŭo de ĝenerala sekretario de ŌSAKA-filiaro de la partio. Tuje li kropodis, por ke la laborista-kamparana partio centriĝante, Kamparana sindikato, Japana Konsilio de Laborista Sindikataro, Japana Proleta Junularo, Japana Proleta Artista Ligo kaj aliaj maldekstraj grupoj unuiĝinte kontraŭis sendi armeon al Ŝandongo (Ĉinio) je 1927. Li laboris por fondi la Ne-interven(ig)an Ligon al Ĉinio.
  ITŌ aliĝis al Japana Komunista Partio, kaj gvidante kamparanan movadon li fondis renovigan memvolulan grupon de kamparana sindikato. Kaj li daŭre plenumis gvidantan rolon: li fondis Tutlandan Konsilion de Kamparana Sindikato, eldonis gazeton “Kamparana Batalo”. Kaj li preparis la malneton de programo pri agrokulturo de “Politika Tezo (plano)” (publikigita en 1931) de la Komunista Partio. Li renkontis s-inon MIYAZAKI-Kimiko, kiu lernis esperanton en Somera Kurso pri Fremda Llingvo de Internacia Kultura Instituto, kaj edziĝis kun ŝi.

Tri-jara prizonado kun suspendo por kvin jaroj


  En marto de 1932, ITŌ estis arestita kontraŭ la leĝo pri Publika Ordo kun s-ro HANNYA-Yutaka. Kaj li estis malliberigita je TOYOTAMA-prizono. Poste, en 1934 en la prizono li estis verdiktita je kvar-jara prizonado (kun “jam 300 tagojn prizonita”). En 1936 je apelacia instanco oni verdiktis lin je tri-jara prizonado kun suspendo por kvin jaroj, kaj li en februaro elprizoniĝis.
  Malsaniĝinte li translokiĝis en la urbon KUMAMOTO, kaj li laboris en la urba domo kiel provizora oficisto. En septembro de 1938 denove li arestita kun tutland esperantistaro pro suspekto kontraŭ la Leĝo pri Publika Ordo. Tiam li estis rekte forkondukita el laborejo al policejo kaj li estis portita al TOKIO, kaj oni malliberigis lin en SUGAMO-prizonon. Li estis liberigita pro distrofio en aprilo de 1940, kaj revenis hejmen en la urbon KUMAMOTO. En 1946, post la milito, li denove aliĝis al la Japana Komunista Partio.

Dedicis tutan vivon por disvastigi Esperanton --- ITŌ kaj Esperanto


  Li estis pioniro de Esperanto. Tiam, kiam li estis 17 jaroj, al Zamenhof kaj al ĉiu delegito de la Traktato de Versajlo (1919) li sendis bildokartojn skribitajn jene: “Mi gratulas pacon. Mi dziras vian klopodon por feliĉo de tutmonda popolo (esperantigita el la japana, de mi)”.
  Plenkreskinta ITŌ instruis Esperanton je la kurso okazigita de TAISHO-HIBI-ĵurnalo. La 15-an de marto, 1928, registaro forte subprenas kaj arestis komunistojn, en tiu tempo ITŌ esperantiginte eldonis la verkon de LENIN, “la Tri fontoj kaj tri elementoj de la Marksismo”.
  Li laboris por fondi la Japanan Proletan Esperanto-Asocion (PEA) kaj eldonis “Proleta Kurso de Esperanto” (kvin volumoj). Poste PEA renomiĝis kiel PEU (Japana Prolet-Esperanto Unio) kaj ĝi aliĝis al NAPF (Nippona Artista Proleta Federacio).
  Lia fama (fantoma) libro “Komenco de japana Esperantologio” estis eldonita en 1932. Post la japana malvenko de la milito (1945) li kontribuis artikolon “Arto, Teorio, Praktiko” al la organo de Japana Esperanto-Instituto. Ekde ĉirkaŭ 1950 li plie diligente eldonis pri-Esperantajn librojn, ekz. “Zamenhof --- Patro de Esperanto” (Iwanami-shoten, 1950).
  Translokiĝinte al TOKIO li ricevis premion “Ora Jubileo” je la 43a nacia kongreso esperantista (je la 50a jubileo de la Japana Esperanto-Instituto).
  De 1958 li instruis Esperanton en Esperanto-rondo en Centra Laborista Kolegio*1, kaj en 1969 li mortis je 69 jarojn aĝe. Tro frua estis fermo de lia vivo.
(skribita de s-ro YOSHITSURU-Manabu)

http://www7.plala.or.jp/tian/fukutsu/No499.pdf#6

*1:tiama foto