Tranokta distra okazo de mia familio

Nacia Libertaga Vilaĝo estas la ĝenerala ripoza institucio, kiu estas metita en la kvartalo por kolektiva (ara) uzado en naciaj parkoj kaj en ŝtataj naturaj parkoj. La ministerio pri bonfarto aranĝis ekde la jaro 1961.
Iam antaŭe la aranĝado de naturaj parkoj estis okupataj de privataj pagendaj institucioj, kiuj plej parte emis esti altklasaj hoteloj.
Tial oni leĝigis la park-planon en la leĝo pri natura parko, ke oni aranĝu ĉefe malmultekostajn sanajn loĝejojn, kaj diversajn eksterdomajn distraĵojn, ekzemple skiejojn aŭ kampadejojn (laŭ la lokoj).

http://ja.wikipedia.org/wiki/%E5%9B%BD%E6%B0%91%E4%BC%91%E6%9A%87%E6%9D%91





Biŭa-lago, naĝis sub forta vento


Ni vizitis la "nacian libertagan vilaĝon", Oumi-Haciman'n, ĉe bordo de la lago.
Ni ekveturis per lu-aŭto je la 9a horo. Kaj post tagmanĝo ni atingis la vilaĝon je la 13a horo. Tuj ni en-registriĝis en la vilaĝo, kaj iris la naĝejon.
La ondo de lago estis forta pro la forta vento. Sed, ĉar estis varme, ni ĝoje eniris en la akvon. Multaj aliaj naĝantoj (akvo-baniĝantoj) troviĝis tie. Mia filino dumlonge ŝvebadis sur la ondo per naĝsako, vidiĝis tre ĝoje.












Kampado kun malplenaj manoj (Ĉiuj bezonaĵoj jam aranĝita de la vilaĝo)


Nu, la horo estas la 16a.
Ni finis naĝon, kaj ekkuiris. Ni kampu (tendumu) en la arbareto.
Ni, japanoj, en tendumo ofte kuiras rizon, ĉar nia ĉefmanĝaĵo estas rizo.
La tendumo en ĉi tiu loko estas la tria fojo. Mi tre bone kuiris rizon per brulligno kaj kaĉilo (riz-ilo).
Kaj "la ĉefa plado" estas kradrostado. La loko, Oumi, estas fama produktejo de bov-viando tre bongusta.
Ĉar ni mendis "la grandan", tre multaj legomoj kaj multaj viandoj estis aranĝitaj.
Ni rostis legomojn kaj viandojn per ligno-karbo. Verdire kutime mi ne manĝas viandon, ĉar mi ne tre ŝatas ĝin.
Tamen ĉi tie la viando estas tre bongusta por mi. Tro satiĝis mi, ke mi ne povis formanĝi manĝaĵon.


Junuloj ludis maĝangon

Meznokte mi vekiĝis pro bruo de homaj paroloj. Ankaŭ mia edzino jam vekiĝis. Ni aŭskultis la voĉon... En la najbara tendo junuloj ludas manĝangon! Ŝajnas tre ĝue, sed bruas kaj ĝenas nian dormon.
Muf... Mi eltendis kaj mallaŭte admonis ilin. La bruo malaperis.
En la sekva mateno, ĉirkaŭ la tendo de junuloj estis tre malpura. Malplenaj boteloj, teleroj malpuraj, manĝaĵoj ne manĝitaj ktp estis disĵetitaj, sed ili ankoraŭ ne vekiĝis en la tendo.


Bufedo

La matenmanĝo estis bufedo (ĉiu manĝaĵo, kiun vi povas formanĝi) en la halo de la vilaĝ-hotelo. Ni nomas bufedon kiel "Vikongan stilon".
Mia edzino manĝis ĝis satego.

SAMEGAI truta kulturejo

Post matenmanĝo kaj purigo de nia tendo ni vizitis la SAMEGAI-trutan kulturejon tra la ekspresa aŭto-vojo.
Tie oni bredas truton, salmon, satsukimasu-salmon, salveliuson kaj biŭa-truton (krome sturgon).


La trutejo estas gubernia (ne privata), sed la aŭtoparkejo kostas 400 enojn, enirkotizo estas 450 enojn, eniri fiŝhokadejon kostas 100 enojn, hokita fiŝo malgranda kostas 250 enojn aŭ la granda fiŝo kostas 150 enojn por 100 gramoj...

Tamen la trutejo estas en profunda arbaro, birdoj pepas, tre pura akvo river-as sursure aŭ torente. Ceteroj estas tre senbrue kaj kviete. Tre bela loko estis.












Mia filino, permesite de mi, hokis 3 fiŝojn malgrandajn (750 enojn kaj la malvarm-kesteto 300 enojn). Ŝi aspiris de longe fiŝhokadon, do ŝi estis kontenta. Hejme ni ĝuis fiŝojn kaptitajn.







ええと、夏休みということで、国民休暇村近江八幡というところに「手ぶらでキャンプ+バーベキュー(大)」というやつを楽しみに行きました。
まずは遊泳。風と波がものすごかったけど、子どもは浮き袋を使って、果敢に波に挑んでいました。長時間。
バーベキューは食べきれないほどの野菜と肉で大満足。
朝はホテルでバイキング。


翌日は醒ヶ井の養鱒場(ようそんじょう)で魚釣り。子どもは一度でいいから釣りがしてみたい、と言っていたので、三匹釣ってもらって、家で焼いて食べました。
あーおもしろかった。
おしまい。