"Plu bongustan mangxon..." Cxu malsatmorto? Patrino kaj fileto en la urbo OOSAKA

"Plu bongustan manĝon..." Ĉu malsatmorto? Patrino kaj filineto en la urbo OOSAKA

TBS-TV 2013-05-27 17:44
En ĉambro de apartamento en la urbo OOSAKA, oni trovis kadavrojn kiuj ŝajnas patrino kaj fileto, kaj kiuj eble malsatmortis. Kaj oni trovis paper-pecon sur kiu skribiĝis laŭ koncepto, " ... volis doni plu belan manĝaĵon".
24an de majo, en apartamento en la distrikto KITA-Ku de la urbo OOSAKA, la apartamenta loĝanto informis pri stranga odoro al la administra kompanio. La funkciulo eniris en la ĉambron per duplikata ŝlosilo, li trovis kadavrojn de virino kaj de infano. Laŭ polica dissekcado, oni supozas ke ili mortis en ĉirkaŭ februaro, kaj ke knabeto pli frue mortis. Oni trovis manĝaĵon en la stomako de la virino, sed nenion de la knabeto.
"Ĉar muŝoj multe troviĝis je la fenestro, mi suspektis ion malbonan. Kaj antaŭ ĉio la fi-odoro estis ege forta" (najbarulo)
"Antaŭe mi aŭdis voĉojn de infano, sed lastatempe ne... Fojfoje aŭdiĝis voĉo de gaje petola infano, kaj riproĉa" (loĝanto de identa apartamento)
Oni supozas laŭ postlasitaĵoj, ke la kadavroj estas s-ino "I.M." kaj ŝia fileto "R". Sed ili ne registriĝis al la listo de la distrikt-loĝanto, kaj ili ne postulis helpon al la distrikta oficejo. Kaj aliaj civilaj servoj ne kaptis ilin.
Sur la tablo en la ĉambro estis paperpeco, kiu ŝajnas fakturo, kaj sur kiu skribiĝis (laŭ la koncepto) "(mi) volis doni pli (plu) belan manĝaĵon", kaj krome troviĝis deklar-papero de eksgeedziĝo. Eĉ fridujo ne estis en la ĉambro. Ĉu la virino havis laboron, ĉu ŝi havis enspezon, ankoraŭ ne estas klarigita. Polico esploras , ĉu ili malsate mortis, kaj kio okazis ĉe ili.


しばらく書かないでいると、 ĵ と ĝ 、r と l とを良く間違える。(ほかの間違いもあるだろうが、自分ではわからない。)


PS 2013-06-02

Laŭ polica esploro, la virino ne estis maldika, kaj ŝi povis pagi per "kreditkarto". Ŝi havis multajn multekostajn botojn.
Lastatempe ŝi enspezis je 300 mil enojn (por monato - tre sufiĉe por vivi du homoj), kaj ŝi ricevis daŭre monhelpon de sia edzo, kiu loĝas aparte.
Ŝi ne havis fridujon, sed ŝi mortis (supozeble) ne pro malsato. Kial ŝi mortis? Kial ŝia fileto devis morti? La mistero profundiĝis.
...