Parkejo por bicikloj kaj atent-sonorilo de biciklo

Mia filino irados al lernejo kuirista per biciklo kaj trajnoj.
Hieraŭ mi kaj mia filino iris al bicikla parkejo (paginda) apud stacidomo, ĉar ŝi daŭre uzos ĝin de aprilo. Tiu parkejo ne havis tegmenton, do bicikloj estas parkitaj senkovre, bicikloj malsekiĝos pro ĉiu pluvo. Sed ili estas sekuraj kontraŭ ŝtelistoj.
Kaj tiam mi rimarkis, ke la biciklo de mia filino ne havas sonorilon atentigan. Do, ni iris vendejojn, sed sonoriloj estis tre multekostaj (800 - 5000 enojn!). Mi reveninte hejmen, mendis interrete ĝin, je 520 enoj.