Pro forta deziro de mia filino, ni iris fiŝhoki. (antaŭ kelkaj tagoj.)
Ellitiĝinte tre frue (je la 4a horo), ni entrajnis.
(foto: sur la kajo)
Kaj jen, alvenis al la hokfiŝejo! Vigle, viglege!
Ni pagis 1200 enojn kaj 700 enojn por eniri fiŝhokejon por mi kaj mia filino. Per tio ni lupruntas la fiŝkanon kaj logaĵon (vermojn).
Rapidetas ŝi al la hokejo.
Ek! Ŝi elektis unue ĵet-fiŝhokadon. (投げ釣り)
Ĵet-fiŝhokado ne estas taŭga por somero. Sed ŝi hokis tre malgrandan pagron (tuj delasita).
Poste ŝi ŝanĝis la hokrimedon al "SABIKI". "Sabiki" estas fiŝhoka rimedo per manĝebla logaĵo kaj pseŭda logaĵo. (bildoj)
Jen, ŝi hokis tri fiŝetojn per unu fadeno.
Aĉetis mi aldonaj logaĵoj, hok-rajtojn, fadenojn kaj aliajn ilojn (sume ĉirkaŭ 2000 enojn).
Ŝi hokis ĉirkaŭ 20 fiŝojn. Ŝi estis tre kontenta.
"Paĉo, ni gajnis fiŝojn per hokado malpli koste, ol aĉeti je vendejo, ĉu ne?" (... Ne, ne! Tiuj fiŝoj, kiujn vi hokis, estas tre multe kostaj!)
Jam proksimiĝas vespero, do ni reiru.
Paĉo, denove ni vizitu ĉi tun fiŝhokejon!
まあ、千円払えば回転すし屋でそれなりに腹いっぱい寿司が食えるのですが、日焼けと笑顔は買えない、ということで。