最近のニュース / lastatempaj novajxoj

Malpeza aŭtomobilo batigis 18 pasantoj en la urbo Kioto. La kondukisto estis epilepsiulo.


En la urbo Kioto, je Gion fama turismema loko, malpeza aŭto kuris aĉe kaj impetante batis pasantojn. 7 homoj mortis kaj 11 estis vundataj.
La aŭtisto, 30 jaraĝa viro, estis epilepsiulo. Post la trafika bato la aŭto plu kuris kaj kolizis al telegrafa fosto. Li mortis.
Polico ekesploras la akcidenton kiel murdadon, ĉar laŭ atestoj la kondukisto mortinta havis konscion dum la "akcidento".
Ĉar li estis epilepsiulo, en la interretujo la multaj asertas depreni aŭtistan licencon de ĉiu epilepsiulo.



Nord-Korea raketo lanĉis kaj disŝiriĝis.

Celebre (?) de heredo de la ŝtatpotenco Nord-Korea lanĉis raketon kontraŭ internaciaj deadmonadoj.
Sed la raketo defrakasiĝis en la ĉielo, kaj ankaŭ la artefarita satelito malaperis.
Japana registaro ekscitiĝinte (kaj ĝoje?) dislokigis kontraŭ la "misilo" krozŝipojn (milit-ŝipojn) kaj kontraŭaerajn misilojn, kaj propagandiĝis la danĝero. Sed la defenda aŭtoritato rekonis la lanĉon post longa tempo de la lanĉo 40 minutojn.



Nova mito de la sekreco de nuklea centralo

Registaro permesis ka decidis la refunkciadon de nukleaj centraloj en la gubernio FUKUI.
Kvankam oni ne regas FUKUŜIMAjn damaĝitajn centralojn, registaro decidis tion sur la nova mito.




Fotovoltaiko (Elektro-produktado per la sun-panelo)

Kaj persone ni (mia familio) komencas la fotovoltaikon! Antaŭ semajne ni metis la sun-panelon sur la tegmento de nia domo, kaj hodiaŭ ĝi ekfunkcias!
Hura, hura, hura! Sen mone ni vivas kun la suno!