Savu popolon en GAZA. La rezolucio de la kompanio de mia laborejo

La origino kompreneble estas en la japana

La rezolucio

La 24a Novembro, 2023
Rezulcio de la administrantaro de la kompanio de mia laborejo:
Rezolucio postuli tujan finon de armitaj agoj en Palestino kaj la Gaza-sektoro, protesti kontraŭ malobservoj de humanitara juro, inkluzive de ostaĝo kaj atakoj kontraŭ medicinaj instalaĵoj kaj lernejoj, kaj alvoki medicinan kaj humanitaran helpon.


  La bataloj inter Hamas kaj Israelo, kiu komenciĝis per atako de la palestina Gaza-sektoro la 7-an de oktobro 2023, intensiĝis malekvilibre, kaj nun la milito montras aspekton de genocido kontraŭ la palestina loĝantaro fare de Israelo. Ruinigaj armitaj atakoj kontraŭ lernejoj kaj medicinaj instalaĵoj; fortranĉo de provizo de nutraĵoj kaj brulaĵo, kaj atakoj kontraŭ senarmaj delokitoj daŭre profunde ŝokigadas popolon tra la mondo. Israelo daŭre atakadas en la nomo de "memdefendo", kaj estas raportite ke pli ol 10 000 homoj estis mortigitaj, 40% el kiuj estas infanoj.
  Unuiĝintaj Nacioj, kiu morte perdis pli ol 100 stabanojn en la areo, denuncas ke la Gaza Sektoro estas "mortzonon" kaj "genocido" per atakoj malobservi internacian humanitaran juron.
  Ni forte protestas kun nia tuta kolero kontraŭ la armaj atakoj - malobee al la internacia humanitara juro - de Israelo kontraŭ sendefendaj nebatalantoj, hospitaloj, lernejoj, ŝirmejoj, ktp., kaj blokado de provizoj de vivtenaj materialoj.


  Samtempe, la palestina armita grupo Hamas prenis multajn ostaĝojn el Israelo kaj daŭre faras militajn operaciojn uzante la ostaĝojn kiel ŝildojn. Estas klare, ke ĉi tia indigninda agado ne estigas solvon de palestinajn malfacilaĵojn, sed katastrofon. Ni postulas tujan kaj senkondiĉan liberigon de la ostaĝoj.
  Sachiko Kawase, flegistino de la Japana Ruĝa Kruco Societo okupiĝis pri kuraca helpado en la Gaza-sektoro kaj revenis al Japanio kiam komenciĝis la milita konflikto inter Israelo kaj la islama organizo Hamas. La 17an de Novembro, ĉe gazetara konferenco en Tokio s-ino Kawase alvokis, "ĉiu el ni devas ne esti spektantoj de la historia tragedio en GAZA."
  Ni, Korporacio [la nomo de nia kompanio], kiel medicinaj profesiuloj kiuj servas homan sanon kaj vivon, kaj kiel organizo kiu praktikas la platformon de MIN-IREN (Japana Federacio de Demokrataj Medicinaj Institucioj) de "kontraŭas ĉiujn militpolitikojn", postulas tujan finon de ĉiuj armfortaj agoj en la Gaza-sektoro.
  Ni ankaŭ urĝas la japanan registaron premi por kompleta kaj tuja batalhalto per ĉiuj diplomatiaj kanaloj. Precipe, la japana registaro forte protestu kontraŭ Israelo, kiu daŭre faradas atakojn malobservajn de internacia humanitara juro, nomante la uzon de nukleaj armiloj kiel "opcio".


  Fine, ni alvokas al ĉiuj miaj kolegoj laborantaj ĉe nia kompanio.
  Nuntempe, la palestina Gaza-sektoro estas en serioza humanitara krizo pro tre malegala milita inter-rebatado, kaj ni devas ne ĝin ignori.
  En Japanio, ekzistas organizoj kiuj laboras en la katastrofo de la Gaza Sektoro por savi vivojn kaj subteni vivrimedojn (kiel Ruĝa Kruco, Kuracistoj Sen Limoj, Japana Volontula Centro ktp.). Ni alvokas al ĉiuj niaj kolegoj provizi taŭgan helpon por la humanitara krizo en la Gaza Sektoro.
  Krome, [la nomo de nia kompanio] kuniĝante kun la MIN-IREN kolektu financojn por humanitara krizhelpo en Gazao en Israelo. Ni petas al vi afablan mon-donacon.La donacita fonduso estos donacita al la MIN-IREN aŭ al la Japana Ruĝa Kruco.
  Ni faru ĉion eblan por finigi ĉi tiun "historian tragedion" kiel eble plej baldaŭ.
fino

  Ni, la administrantaro de la Korporacio [nomo de nia kompanio] sendu leteron, kiu estas konforma al ĉi tiu rezolucio, al la Israela ambasado, la Palestina Reprezentantejo en Japanio kaj la japana registaro (ĉefministro Kishida kaj ministro pri eksteraj aferoj Kamikawa).
  Por finigi ĉi tiun "historian tragedion" kiel eble plej baldaŭ, ni [nomo de nia kompanio] alvokas tujan batalhalton kaj subtenas humanitarajn krizhelpajn klopodojn en la Gaza Sektoro, Palestino.

Al Ĝenerala Permanenta Misio de Palestino al Japanio

Ambasadoro/Konstanta Reprezentanto
s-ro Waleed SIAM


Rezulcio de la administrantaro de la korperacio [nomo de nia kompanio]:
Koncerne la sendon de rezolucio postulanta tujan finigon de armitaj bataloj en Israelo kaj la Palestina Gaza Sektoro, kaj protesto kontraŭ malobservoj de humanitara juro, inkluzive de ostaĝo kaj atakoj kontraŭ medicinaj institucioj kaj lernejoj.


  Ni estas senprofita enkorpigita asocio kiu administras asekurajn apotekojn.
  Kiel grupo de medicinaj profesiuloj, ĉefe apotekistoj, ni ne povas pretervidi la nunan humanitaran krizon en la Gaza Sektoro, Palestino. Samtempe, ni ne toleras la prenon de ostaĝoj aŭ la uzon de forto armita.
  Tial ni decidis sendi postulon pri tuja ĉeso de la milito kaj nian opinion protesti al ĉiuj koncernatoj per la rezolucia dokumento de nia korporacio.
  Ni ankaŭ informas al vi, ke ni komencis helpi pere de la Japana Ruĝa Kruco kaj aliaj organizoj por helpi la palestinan popolon en humanitara krizo.
fino

la Ambasado de Israelo en Japanio

al Ambasadoro Eksterordinara kaj Plenrajta Gilad Cohen


[la nomo de nia kompanio senprofitcela]
Koncerne la sendon de rezolucio postulanta tujan finigon de armitaj bataloj en Israelo kaj la Palestina Gaza Sektoro, kaj protesto kontraŭ malobservoj de humanitara juro, inkluzive de ostaĝo kaj atakoj kontraŭ medicinaj institucioj kaj lernejoj.


  Ni estas senprofita enkorpigita asocio kiu administras asekurajn apotekojn.
  Kiel grupo de medicinaj profesiuloj, ĉefe apotekistoj, ni ne povas pretervidi la nunan humanitaran krizon en la Gaza Sektoro, Palestino.
  Tial ni decidis sendi postulon pri tuja ĉeso de la milito kaj nian opinion protesti al ĉiuj koncernatoj per la rezolucia dokumento de nia korporacio.
  Ni legante "La Taglibro de Anne Frank'' kaj sentas malĝojegon, legante "Nokto kaj Nebulo'' de E. Frankl kaj tremas pro la holokaŭsto, kaj spektante dokumentariojn pri naziaj koncentrejoj ekz. kiel Auschwitz kaj Dachau, forte kredas tion tia krueleco neniam devas esti ripetita.
  Ni estas turde ŝokita kaj indignigita vidante, ke la viaj militistoj nun atakas hospitalojn, lernejojn kaj sendefendajn rifuĝintojn, lasante multajn homojn en danĝero de supervivo kaj brutala morto.
  Krome, estas tute neakcepteble, ke via altranga registara oficisto diris ke "la uzo de nukleaj armiloj estas eblo.''
  Estas kontraŭ la homaro liberigi ostaĝojn aŭ ataki sendefendajn homojn aŭ instalaĵojn en la nomo de "memdefendo". La "rajto de memdefendo" ne estas la rajto buĉi kaj forpeli aliajn etnojn.
  Ni forte instigas vin tuj ĉesi la atakon kaj komenci la restarigon de la humaneco en la palestina popolo kaj la Gaza Sektoro.
fino


Al Ĉefministro Fumio Kishida; Al Ministro por eksteraj aferoj Yoko Kamikawa

[la nomo de nia kompanio senprofitocela]
Koncerne la sendon de rezolucio postulanta tujan finigon de armitaj bataloj en Israelo kaj la Palestina Gaza Sektoro, kaj protesto kontraŭ malobservoj de humanitara juro, inkluzive de ostaĝo kaj atakoj kontraŭ medicinaj institucioj kaj lernejoj.


  Ni estas senprofita enkorpigita asocio kiu administras asekurajn apotekojn.
  Kiel grupo de medicinaj profesiuloj, ĉefe apotekistoj, ni ne povas pretervidi la nunan humanitaran krizon en la Gaza Sektoro, Palestino.
  Tial ni decidis sendi postulon pri tuja ĉeso de la milito kaj nian opinion protesti al ĉiuj koncernatoj per la rezolucia dokumento de nia korporacio.
  UN-agentojoj komunikas al la mondo pri la genocido de Israelo kontraŭ la palestina loĝantaro, la transformo de la Gaza Sektoro en "mortzonon (death zone)" kaj serioza humanitara krizo. La fregistino KAWASE-Sachiko, stabano de Osaka Japana Ruĝa Kruco-Hospitalo, kiu kunhavas la saman profesian mision kun ni, diris, "ni devas neniam esti nura spektantoj de ĉi tiu historia tragedio en GAZA". (la 17a novembro, Japana Nacia Gazetara Klubo). Ni elkore postulas, ke vi, en la nomo de via posteno, tiujn niajn vokojn sincere aŭskultu, kaj tuj agu en maniero "honorinda en la internacia komunumo'' kiel deklarite en la preambulo de la Japana Konstitucio.

Al ĉiuj kolegoj niaj

Finigu la humanitaran krizon en Gazao, Palestino

  La regula kunsido de administrantaro de nia kompanio adoptis rezolcion jenan: "Ni postulas tujan finigon de armitaj bataloj en Palestino, la Gaza Sektoro; ni protestas kontraŭ malobservoj de humanitara juro, inkluzive de ostaĝo kaj atakoj kontraŭ medicinaj institucioj kaj lernejoj; ni postulas medicina kaj humanitara asistado".
  Ni sendis leteron al la japana registaro, laboru por tujan batalfinon en la Gaza Sektoro. Ni sendis leteron al la israela ambasado, en kiu ni postulaas tujan ĉeson de atako, kaj protestas pri kontraŭ-human-jura atakoj al hospitaloj, lernejoj kaj delokitaj personoj de Israelo. Ni sendis ĉi tiujn rezoluciojn ankaŭ al la Palestina Reprezenta Registaro.
  Sachiko Kawase, flegistino de la Japana Ruĝa Kruco Societo okupiĝis pri kuraca helpado en la Gaza-sektoro kaj revenis al Japanio kiam komenciĝis la milita konflikto inter Israelo kaj la islama organizo Hamas. La 17an de Novembro, ĉe gazetara konferenco en Tokio s-ino Kawase alvokis, "ĉiu el ni devas ne esti spektantoj de la historia tragedio en GAZA." Ni [la nomo de nia kompanio], kiel medicinaj profesiuloj kiuj servas sanon kaj vivon, kaj kiel organizo kiu praktikas la platformon de la MIN-IREN de "kontraŭas ĉiujn militpolitikojn", postulas tujan finigon de ĉiuj perfortagoj en la Gaza Sektoro.
  En Japanio, ekzistas organizoj kiuj laboras en la katastrofo de la Gaza Sektoro por savi vivojn kaj subteni vivrimedojn (kiel Ruĝa Kruco, Kuracistoj Sen Limoj, Japana Volontula Centro ktp.). Ni alvokas al ĉiuj niaj kolegoj provizi taŭgan helpon por la humanitara krizo en la Gaza Sektoro.
  Krome, [nia kompanio] kuniĝante kun la MIN-IREN kolektu financojn por humanitara krizhelpo en Gazao en Israelo. Ni petas al vi afablan mon-donacon. La donacita fonduso estos donacita al la MIN-IREN aŭ al la Japana Ruĝa Kruco.
  Ni faru ĉion eblan por finigi ĉi tiun "historian tragedion" kiel eble plej baldaŭ.