Subpremi esprimliberecon per legxo kaj polico

"Ne." --- Kontraŭ reglamenti civitanon

Hispanio


(el AKAHATA --- ruĝa flago, la organo de la japana komunista partio, 2017-5-2)
(raportita de s-ino KUDOU-Ricuko, ĵurnalisto)
(fotita de s-ro SHINODA-Yuuĵi, fotisto)


  "Je la sesa horo matene sen anonce, policanoj maskitaj aperis antaŭ mia hejmo."
  S-ino Candela (21 jaraĝa) malfermis siajn okulojn larĝe. En la 4a de novembro, 2015, ŝi estis vekita de sonorilo de dompordo, ŝi malfermis pordon, kaj tuj impete eniris 15 policanoj en ŝian ĉambron. Kaj ili traserĉis en ŝia ĉambro dum tri horoj, kaj prenis ŝian durdiskon de komputilo, USB-memorilon k.a. kaj krome ŝi mem estis forkondukata al policejo.
  "Ili tute ne klarigis al mi la kialon de arestado."
  En la policejo estis ŝiaj kvin amikoj arestitaj. Ili, ĉiuj estas anarkiismaj junuloj, kiuj okazigis rikmuzikan koncerton aŭ simpozion temantan pri drogo, besto-protekto, feminismo k.a. por disvastigi siajn opiniojn, "konstruu egaleman socion pacan, kiel ne dependantan de povo, respektantan reciproke ĉiun vivaĵon". Sed ial polico arestis ilin pro suspekto ke ili estas teroristoj kiuj enĵetis brulbotelojn en bankon. S-ino Candela kaj tri homoj tuj poste estis reliberigitaj, sed unu amiko estis tenita dum 15 tagoj, kaj alia amiko estis unu jaron kaj 4 monatojn kiel la ĉefa suspektito.
  Evidente, ne ekzistas atestaĵo nek fakto, ke ili estas teroristoj. Antaŭ semajnoj de la bank-atako, sur muro proksima al la incendiita banko, nur estis ilia afiŝo.
  Policano rigardis eĉ ŝraŭbturnilon danĝera batalilo.
  Kun mirigita mieno s-ino Candela kun amikoj nun batalas en kortumo kaj partoprenas en protestaj manifestacioj, en kiu kolektiĝas arestitoj, iliaj familioj aŭ amikoj, kiuj estis arestitaj aŭ forkondukitaj pro kritikaj kantoj aŭ tvitoj kontraŭ la registaro.
  "La registaro volas silentigi kaj reglamenti per leĝoj kaj polico civitanojn kiuj diras aferojn malprofitajn por ili. Ni devas ne permesi tian subpremon al esprimlibereco."


la kopio el http://blog.goo.ne.jp/uo4/e/78b25a355d4bb04bf2abee9778f04d12