la naskigxtago de mia filineto

En la naskiĝtago de mia filineto. Unue ŝi post la matenmanĝo spektis TV-programojn preferajn. Kaj mi kaj ŝi eliris kune.
Ni supreniris al la monteto proksima al nia domo, piedire ĉirkaŭ dudek minutojn. Sur la mezo de la monteto oni povas vidi bone malsuprajn pejzaĝojn. Tegmentojn, templojn, lagetojn arbarojn sub la serena lumo de la suno. La lageto OOSAWA kaj HIROSAWA estis kadritaj de la tre helaj ruĝaj plenfloroj de sakuroj (ĉeriz-floroj).
Kaj poste ni malsupreniris de la monteto, kaj eniris en la terenon de la templo Daikaku-ĵi.
Daikaku-ĵi templo havas lageton (nomatan "OOSAWA-NO IKE") arte fosita modele de la Lago Dongting (japane: Doo-Tei Ko). Ĉirkaŭ la lageto troviĝas multaj sakuroj, kaj ili plenfloris tre bele (foto antaŭ kelkaj jaroj). Sur la lageto du ŝipetoj tre lante krozis.
Kaj jam proksimiĝis la tagmezo. Ni enbusiĝis kaj veturis al la SUŜI-restoracio. Tamen la vojo estis stagnata de tre multaj turismaj aŭtoj. Ni elbusiĝis je proksima haltejo, kaj iris al la stacidomo de fervojo, kaj envagoniĝis.
Ni plenstomake manĝis suŝiojn, ĉar la tago estas ŝia naskiĝtago! Kaj ni revenis hejmen post aĉetado.
Ŝi tiam aĉetis sekrete donacojn al ni por danko. Hejme ŝi donis al ni ilin (globkrajonojn).
Vespere ni manĝis la naskiĝ-tagan kukon ornamitan, kiun aranĝis ŝi kaj ŝia patrino.
Mi kaj mia edzino donis ludilojn.



Poste filineto mia en lito larmete konsiliĝis kun patrino pri klasaninoj.









子どもの誕生日には、まず朝食の後彼女は好きなテレビを観、そして私と一緒に外出しました。
私たちは近くの小さい山に登りました。歩いてだいたい二十分くらいのところ。山の中腹からは下の景色がよく見えるのです。屋根やら、寺やら池やら、いい陽の光を浴びて。大沢の池と広沢の池は桜で明るい桜色に縁取られているであります。
それから、山をおりまして、大覚寺の境内に入りました。
大覚寺には大沢の池があります。これは洞庭湖を模して造られたものとか。池の周りにたくさんの桜があってきれいに満開でありました。池の上では小船が二艘、ゆったりと巡航。
もう正午が近づいてきましたので、バスに乗って(回転)すし屋に向かいましたが、観光の車ですぐに渋滞であります。そこですぐにバスを降りて、嵐電に乗りました。
すし屋ではおなか一杯いただきました。誕生日ですから。買い物をして帰りました。
そのとき子どもは親に返礼のプレゼントを買っていました。家でそれをくれました(ボールペンでした)。
夜には子どもと母親とが作ったデコレーション・バースデーケーキをいただきました。
私と家内はおもちゃをプレゼントしました。



あとで布団で、クラスメイトのことで母親に泣きながら相談していました。