Post 47 jaroj, la kontrauxmilita flago estis alportata


El la ĵurnalo "AKAHATA" 2012-7-31 eldonita de Japana Komunista Partio. Mia amiko informis tion al mi.

Post 47 jaroj, la kontraŭmilita flago estis alportata

de Japanio al Vjetnamio

        Je la Universala Kongreso de Esperanto okazanta en Hanojo, 29an de julio la "Verda Stela Flago" estis mane donata de la japana membro al la vjetnama post 47 jaroj. Dum la TOKIA UK en 1965 esperantistoj, kiuj protestas kontraŭ la invado de Usono al Vjetnamio, signaturis sur la verda standardo.
        Esperanto estas la lingvo, kiun polo Zamenhof publikis kiel neŭtralan justan universalan komunan lingvon. la verda stela flago estas la simbolo de la esperanta movado".
        La TOKIA UK okazis en la jaro 1965, en la sama jaro komenciĝis la bombado al Norda Vjetnamio fare de Usono. Dum la UK diversaj landaj partoprenantoj signaturis sur la verdan standardon, sur kiu la kontraŭmilita postulo estis presita. "Tuj retiriĝu Usonaj agresantoj el Vjetnamio! Usono serioze observu la Ĝenevan Interkonsenton de 1954". Sed la UEAa kadrulo, kiu estis premita de Usona ambasado, forportis la flagon, kaj oni perdis ĝin.
        Lastatempe oni trovis la flagon je la centro de UEA en Roterdamo, Holando, kaj oni sendis ĝin al la Japana Esperanta Instituto.
        S-ro Nguyen Van Loi (64), prezidanto de Vjetnama Esperanto Asocio, diris penseme, "Ĝi estas honorinda bonhavo de solidareco kaj amikeco. Ĝi havas varman pacdeziran pasion de ambaŭ popoloj".
        S-ro KUMAKI-Hideo (83), kiu alportas la flagon al Hanojo, diris: "Por multaj vjetnamaj viktimoj, kiuj estas suferantaj pro la velkigilo disŝutita de Usona armeo, ankoraŭ nun la milito ne finiĝas. Mi deziras, ke la flago grande kuraĝigu ilin".
        UEA ĉiujare okazigas la Universala Kongreson ekde la jaro 1905.
        La 97a UK malfermiĝis en la 28a de julio, fermiĝos en la 4a de oktobro.
(Teksto kaj foto, el Hanojo = OMOKAWa-Makoto)
FOTO: S-ro KUMAKI (centre) kaj s-ro Loi (la dekstra), en la 29a.




Kaj pli granda bildo.

Kaj sur la suba parto de la flago skribiĝas, "Partoprenantoj al la Kunveno de MEM, okaze de UK en Tokio Aug. 1945."


旗の下のほうに、『1965年8月東京世界大会、MEM(Mondpaca Esperantista Movado:世界平和エスペラント運動)分科会参加者』とある。とすると、これはエスペラント大会全体を代表する旗ではなく、言い方は悪いが「一部の参加者」によるものに過ぎないのであるのだから、これを持ち逃げした世界エスペラント協会の幹部なる人物は、「アメリカ大使館の圧力」なるものが、そうとう怖かったのだろう(個人的にか、あるいは団体の行く末を案じてか、両方かはわからないが)。