http://headlines.yahoo.co.jp/hl?a=20130130-00000002-asahi-fight女子柔道選手15人、代表監督を告発 パワハラ行為訴え
15 olimpiaj ĵudistinoj akuzis la direktanton pro molestoj
ASAHI-Ĵurnalo diĝita 2013-01-30 0:00
La direktanto de la virina ĵudo de la Olimpio, SONODA-Rjuĵi (viro), kaj aliaj estis akuzita de la japanaj pintaj 15 ĵudistinoj al JOK (Japana Olimpia Komisiono), ĉar ili perfortis kaj molestis al la ĵudistinoj en la "plifortiga trejnado kunloĝanta". Oni sciis 29an de januaro.
Laŭ uloj de "Tut-Japana Ĵudoa Ligo" kaj "JOK", post la London-Olimpio en la lasta somero, oni time zorgis la perfortojn de la direktanto SONODA en la ĵud-ujo. Sed la plifortiga formo (la konsisto de direktantaj personoj) ne estis ŝanĝita. Do la ĵudistino akuzis al JOK...
Ĝis nun, kaj nun, en Japanio, en lernejoj, en sportaj kluboj, en sportaj trejnadoj, oni kritikis la perfortan "gvidon" aŭ perfortan "kuraĝigon" (batado, piedbato, insultado, obeigo molestanta aŭ minacanta ktp.). En la lasta monato, en iu alta lernejo, lernanto (kiu estis la estro de kasketbal-klubo) memmortigis post multaj vangobatadoj fare de instruisto.
Kaj ĵudistino atestas, ke la direktanto SONODA insultis al inoj, "mortu!" kaj vangobatis.
Torda, tordita sporto, kiu akre celas kaj celigas la venkojn kaj ĉampionojn kaj medalojn, kaj en kiu regas perforto sportistojn. Kaj bona rezulto pravigas kaj beligas la perfortajn manierojn. Turmentinto ne sinkritikas kaj ne reflektiĝas, sed male fieras sin. Kaj la registaro kaj amaskomunikiloj kaj popoloj laŭdas ilin. Kaj krome la registaro, amaskomunikiloj kaj popoloj forte postulas kaj devigas al sportistoj denove multajn medalojn.
Olimpiaj gesportistoj sklaviĝas de "popolo" per perforto kaj premo.
Ja nun, oni vere devas aboli kaj forpeli la perfortojn kaj tordajn ideojn el sportoj.