La funebro cxe la sepa datreveno de bopatrina morto

De la lasta venderdo ĝis hodiaŭ (dimanĉo) mi kaj mia filino vizitis al mia bopatro vidva. Li estas ankaŭ budhisma pastro (sen templo). Li aranĝis la funebron ĉe la sepa datreveno de la morto de sia edzino.
Mia bopatrino estis lia posta edzino, sed ŝi baldaŭ mortis, ĉar abrupte malsano ALS mordis ŝin.


Mia bopatro okazigis la funebran ceremonion la sepa datreveno de la morto de sia edzino. Ŝia fratinoj kaj lia filoj kaj iliaj partoneroj kaj idoj kolektiĝis por la ceremonio. La ĉeestantoj estis dek kvin personoj inkluzive de infanoj. (Mia edzino, t.e. lia filino, ne venis pro malsano.)
Ni vidis ne nur bopatron, sed ankaŭ bofratojn kaj bonevojn. La nevojn mi vidis post 7 jaroj, kaj mi miris por iliaj kreskintaj figuroj. Je la lasta vido ili ankoraŭ estis malaltaj klasanoj de elementa lernejo, sed jam ili estas mezlernejanoj.


Mia bopatro preparis la postceremonian bankedon. Ni ĉiu sidis nin en la bankedo. Pladoj estis tro multe, ke ni ne povas manĝi tuton. Ni ĉiu kontentiĝis je la bankedo kaj gaje babilis.



Ni, ĉiuj kutime vivas dise fore. Ni malofte intervidas. La budhisma regula funebra ceremonio estas bona okazo kolektiĝi kaj intervidi. Ankaŭ mi ĝois vidi ilin.