Kojpo (ne kapibaro) / ヌートリア(カピバラではないよ)

 "Kojpo" (Nutrio), kiu origine vivas en riveroj en Sud-Ameriko, penetre aperas ĉirkaŭ la rivero Kamogawa, en la urbo Kioto. La oficejoj de la provinco Kioto kaj la urbo Kioto ekserioziĝis kune kapti ilin. Kojpo havas mildan amindan trajton, homoj ofte donas nutraĵojn al aperanta kojpo. Kia estas vera vivo de kojpo?
Kojpo estas 50 - 70 centimetrojn maturiĝinte, la pezo estas 4 - 5 kilogrmaojn. Ĝia vosta longeco estas 30 - 50 centimetrojn. Ĝi unuafoje estis enportita al la zoo Ueno (TOKIO) en la komenco de la 20a jarcento. Poste ekde 1939 oni pozitive kultivadis kojpon por preni felon por militista kostumo. Sed post la milito, la postulado de felo malaltiĝis. Oni fermis kultivejon kaj kojpoj ellasis en japanan naturan kampon, kaj ili enloĝis en la okcidento de Japanujo.
Ili ne havas siaj malamikojn en Japanujo, kaj ili ĉujare du- trifoje naskas 5- 6 idojn, do ili eksplode multiĝis. Ili donas damaĝojn al legomoj, ĉar ili manĝas la radikojn de plantoj.