Mia patrino vundigxis.

Al mia patrino (78 jarojn) femuran oston (大腿骨) rompis! La 10an de aŭgusto, je la 14a horo okazis tio. Laŭ ŝi, ne post ŝia falo, sed osto rompiĝis kaj tuj poste ŝi falis.
Ŝi estis enportita hospitalon (feliĉe), kaj hieraŭ (en la sekvinta tago) ricevis operacion.


Ŝi ĉiutage prenis medikamenton kontraŭ ostkaviĝo (Osteoporosis), pro ties flank-efiko, aperis osta tubero je femuro, kaj ĝi eble estas rompiĝema. Mia patro klarigis al mi tion kiel diron de kuracisto.
Ŝi diris al edzo (mia patro), ke li diru tion al neniu, eĉ al idoj. Sed mia patro ne povas teni sekreton, li konfesis al mi, kaj mi skribas tion ĉi tie.