Misprenis bebojn antaux 60 jaroj...


En hospitalo du beboj estis misprenitaj antaŭ 60 jaroj. Unu bebo suferis pro malfeliĉo kaj tre malriĉa vivo, kaj la alia bebo vivis en riĉa familio kaj kreskis kun sufiĉa edukado kaj riĉe vivas. Post 60 jaroj de la naskiĝoj de du beboj, lastatempe klariĝis la eraro...

www.fnn-news.com > 社会一覧 > 記事詳細

En la hospitalo en la kvartalo SUMIDA oni misprenis du bebojn. La juĝejo ordonis al hospitalo pagi tri dek ok milionoj da enoj da kompenso.

En certa tago antaŭ 60 jaroj, en la preskaŭ sama tempo en identa hospitalo en la kvartalo SUMIDA (TOKIO) du beboj naskiĝis. Sed tuj post la naskoj ili estis misprenata de hospitalo, kaj ili vivas en tute malsaman vivon. Inter du familioj estis tre granda diferenco pri hejma ekonomio. Unu el ili plendis al juĝejo, kaj juĝejo verdiktis 26an de novembro. Jam 60 jaroj pasis post la mispreno.
La hospitalo, en kiu oni misprenis bebojn, estas SAN'IKU-KAI Hospitalo en la kvartalo SUMIDA, Tokio.
Antaŭ 60 jaroj, du viroj naskitaj en la hospitalo estis respektive ricevitaj de malveraj (maltrafaj?) gepatroj.
60 jarojn aĝa viro plendis al juĝejo pri la hospitalo, "tuj post la nasko, mi estis misprenita inter alia bebo".



26an de novembro, La Tokia distrikta tribunalo (loka juĝejo) agnoskis la fakton de misprenon kaj pro la DNA-ekspertizo juĝis:
"Nature la viro devus esti en ekonomie sufiĉa kondiĉo, sed li devis esti en malriĉa familio."
Kaj la juĝejo ordonis al hospitalo pagi tri dek ok milionoj da enoj da kompenso al la viro.
La plendinto naskiĝis en 1953-03-30 je 7:17 ptm.
Sed la bebo estis misprenita kun la alia bebo naskita post 13 minutoj.
La kaŭzo estas en nubo.
Ĉar inter lia kreskinta familio kaj la vera familio en kiu li estus kreskinta troviĝis tre grava diferenco je la vivnivelo, li plendis al la hospitalo por kompenso.
La familio de plendinto estis tre malriĉa, kiam li estis 2 jarojn, la (malvera) patro mortis, kaj poste 4 familianoj vivis en unu lu-ĉambro (vasteco estis ĉirkaŭ 10 kvadrataj metroj).
En ĝi estis neniom da elektra mastruma aparato, tuj post la deviga lernejo li devis labori.
(Kaj krome nun, li estas 60 jarojn aĝa, ankoraŭ laboras kiel kamionisto.)
Dum la alia viro vivis en riĉa familio, kaj la familio dungis privatan instruiston por li, kaj li iris universitaton.
(Lia hejmo havas grandegan domon kun ĝardenon kaj eĉ lageton.)
Krome la riĉfamiliaj gefratoj dungiĝis je unuaklasaj entreprenoj.
(Kaj la viro misprenita estas nun la prezidanto de agentejo de nemoveblaĵoj.)
La okazo, ke la mispreno malkovriĝis, estas jen: la fratetoj de la viro, kiu vivis en riĉa familio, dubis la devenon de sia frato (la viro).
La viro ne estas simila al aliaj tri fratoj je la figuroj kaj je la karaktero. Kaj krome forpasinta patrino diris pri la viro, "kiam li naskiĝis, li ne estis en la naskiĝ-vesto, kiun mi pretis, sed en alia vesto".
Kaj en 2009 la DNA-ekspertizo pruvis, ke la viro ne havas identan sangan rilaton kun aliaj fratoj.
Kaj poste ili (la riĉaj fratoj) juĝe montrigis la tiaman nask-registron al la hospitalo, fine ili trovis veran fraton (sed malriĉan).
La loĝantoj en SUMIDA-kvartalo diras intervjuite pri ĝi: "Timas mi tian... kompatinda", "Mi pensas, ke li sentas netolereblecon, ĉar li vivis tute malsame (malnature)", ktp.
S-ino OOŜIMA-Rjoko, la advokatino de la plendanto diras: "post la DNA-ekspertizo inter veraj fratoj daŭre kontaktas unu la alian, la plendanto larmas vidante la fotojn --- kial mi ne estis je veraj gepatroj ----".
Jam 60 jarojn pasis de la naskiĝo.
La gepatroj de la miksitaj viroj jam mortis, ne sciante veran filon.
La plendita hospitalo asertis en juĝo, "jam tro longa tempo pasis, do tio estas kaduka", sed la verdikto diras, "la preskripta tempo komencas je la pruvo de la DNA-ekspertizo".
(La plendanto diris, "Mi deziris al la hospitalo pardonpeti, sed la hospitalo rifuzis pardonpeton".)
...

http://www.fnn-news.com/news/headlines/articles/CONN00258633.html


Tiu afero montras la (abstrakta) interŝanĝeblecon de la vivo. Ĉiu eble vivus alian vivon. Riĉulo eble naskiĝus en mizerega familio aŭ sen familio, ĉu ne?
Do, kio estas grava? Ĉiu bebo devas esti garantii sufiĉan homecan cirkonstancon, nutradon, sanon, kreskigon kaj edukadon, eĉ se li/ŝi naskiĝis ie ajn, ĉu ne?


出産した病院で取り違えられた男性の一方は裕福で、もう一方の家庭は極貧に陥った。
問題の根本は取り違えではあるけれど、やはり生活保護世帯、母子世帯に対する社会の処遇というものが冷酷ということを抜きに、この事件を語ることはできまい。
誰でも抽象的には他の誰かでありうる。国籍が生まれた国ではない、有利な「性」ではない、障害がある、長子ではない、嫡出子ではない、親が居ない、旧植民地である等々。
子どもに対して社会がなさねばならない・できることはまだまだたくさんある。