Tōhukujxi-templo


Hieraŭ mi kaj mia filino trajne vizitis al la fama templo "Tōhukuĵi". (Mia edzino de la fino de septembro daŭre kuŝas en lito, nur por iri necesejon kaj por manĝi ŝi ellitiĝas. ...Ve..)
La templo Tōhukuĵi estas fama por aŭtunaj ruĝaj folioj en la tereno. Ankaŭ nia loĝloko estas same, sed la pejzaĝoj estas tro kutimaj por ni. Ni serĉis nekutimecon.
La stacio nomata "Tōhukuĵi" kaj la kajo jam estis plena de amaso. Ĉiu venis vidi la pejzaĝon en "Tōhukuĵi". Ni stagne piediris po duon-paŝo, duon-paŝon... La vojo el la stacio estis same plena de homoj.
Kaj ni enirinte la tereno de Tōhukuĵi kaj cirkaŭis en la ĝardeno kaj cirkaŭ grandaj budhismaj ellignaj domoj. Mia filino ebriiĝis de homamaso. Kaj ŝi postulis al mi reveni hejmen frue.



Hum, la ĉielo nigriĝas nube. Do, eble post horoj pluvos. Ni revenis hejmen. Kaj post-baldaŭ ekpluvis.



el la gvidpapero de Tōhukuĵi, mi prove tradukas:

Tōhuku-ĵi Templo

Tōhuku-ĵi Templo estas fama Zen'isma templo, kaj estas unu el la kvin "Kioto Gozan" temploj. Ĝi estis establita en la Kamakura Epoko de grava ŝtatisto KUĴO-Miĉi'ie. La nomo "Tōhuku-ĵi" estis prenita el la du grandaj temploj en (la antikva ĉefurbo) Nara, -dai-ĵi Templo kaj Kō-huku-ĵi Templo. En la "Bucuden" (Budha halo), troviĝas 15 metrojn alta stara Budha statuo, kiu estis fondita por indiki la templon kiel Kiota "nova Budhismta templo".


La pastro kiu komencis la templon estis EN'NI-Ben'en (圓爾辯圓 えんに・べんえん, 1202-1280), kaj oni donis al li la titolon de "Ŝōiĉi Kokuŝi". Li estis la unua pastro kiu ricevis la titolon de "Kokuŝi (ŝtata pastro)" el imperiestro de Japanio. Ĉi tiu templo konservas sian Zenisman arkitekturon de mez-epoko, kaj kiel estis la centro de "Rinzai" sekta templo. Oni metis en la tereno fierindajn grandiozajn halojn, turojn kaj budhismajn instituciojn (pordegoj, loĝejoj, preĝejoj, lernejo, hardejo, kuirejo, staplo de sutroj (konservejo de dokumentoj) ktp.) kiel unu sola templo de sama speco en Kioto. Ekde sia establo, antaŭ 750 jaroj, ĝi servadas kiel Zenisma templo kiu provizas vizitantojn per la oportunon vidi la esencon de Zenismo. Tiu ĉi estas plej videbla tra la riĉaĵo de mezepoka Zenisma artefaktoj viditaj tra la tuta lokalo.


さいきん、f という文字が日本語の「ふ」とは違うのぢゃないかと、つまりこれまでは f って「ふ」じゃん、と思ってたけど、下のビデオを見ると、違うのかもって思って、fu ではなく hu を意識して使うようにしたほうが、日本語話者でない人にとっては正確なのかなと思うようになりました。
www.youtube.com