lerno-kunsido de laborejoj

Hodiaŭ, posttagmeze okazis lernokunsido de nia laboreja asocio, al kiu aliĝas hospitaloj, klinikoj, prizorgantaj serv(ej)oj por maljunuloj ktp.
La temo de la kunsido ne estis interesa por mi. Unue mia konata flegistino (estrino) parolis unu horon pri administrado de hospitalo kaj kreskigo de junuloj. Kaj poste la lernogvidanto dividis nin en grupojn de 6 - 7 homoj. Ni estis devigata interkonsiliĝi pri kreskigo de junuloj.
Tamen multaj el partoprenantoj de la lernokunsido ne havas junuloj en siaj laborejoj. Ankaŭ mi laboras sola pri mia tasko. Kaj alia ulo estas fakulo de komputilo, kiu laboras sola....


Mi trovis konatan virinon en mia grupo. Tiam, kiam mi estis vic-oficestro, mi ekdungis ŝin. Alivorte, ŝi ĉeestas la kunsidon kun mi, pro ke mi prenis (elektis) ŝin antaŭ 13(?) jaroj. Nun ŝi laboras en alia hospitalo kiel sekci-estro.
Tiam kaj ankoraŭ nun ŝi estas saĝa. Ŝi laboras tre bone, lerte, ĝentile. Mi ŝatis ŝin, ŝi plaĉis al mi. Mi plurfoje konvinkiĝis, ke dungi ŝin estis tre bone.
Mi vidis kaj interparolis kun ŝi en la kunsido, do mi ekhavis bonan humoron, kvankam la kunsido estis ne-sukcesa (por mi).