Rompo de Rapid-limo


Antaŭ tagoj per motorciklo mi rajdis portante mian filinon. En areo de kelkdek minutoj de mia loĝloko troviĝas KASA-tunelo. La partoj de la ekstero de la tunelo estas malakraj deklivoj. La tunelo mem konsistas el deklivoj. Ĉe la parto de la elirejo kaj de tuj-ekstero de la tunelo oni nature veturas tre rapide pro la deklivo.
Kaj mi unuafoje estis kaptita de policano pro rapid-lim-rompo. Tio estas eta, sed krima. Mi devas pagi 12,000 enojn en 10 tagoj. Tre multa vojpago estas!





Se mi ne pekos je trafika leĝo por tri monatoj ekde la tago, la peko ne estos kumulita, kaj post kvin jaroj mia krimeto malaperos (,se mi ne rompos trafikleĝon).