La SAGA Festo, (Kioto)

Baldaux, en la 22a de majo, okazos la SAGA Festo en kvartalo SAGA, ARASxIJAMA, KIOTO.
Kaj mi marsxos en kostumo nomata "KAMISxIMO" en la festmarsxo, cxar mi estas estro de logxantara komunumo "KITA-SAGA" (norda SAGA). La kostumo "KAMISxIMO" estas japana antikva ceremonia kostumo.



La SAGA Festo komencigxis almenaux antaux 600 jaroj. Komence gxi estis festo de antikva imperiestro, kaj gxi estis farita / organizita de budhisma templo. Sed jam estis du Mikosxioj (tre pezaj sed porteblaj temploj de dioj) por du dioj (ne budhismaj).
Kaj jam gxis 1820 la festo kaj mikosxioj kaj aliaj festiloj estis donita de templo al logxantaro. Ekde tiam, dum 200 jaroj, la feston organizadas la logxantaro.
Kaj krome la celo de la festo ne estas certa. La festo estas religie sxintoisma, sed multaj el la partoprenantoj estas budhismaj aux ne-seriozaj kredantoj.



Je la festo akompane marsxas kvin vicoj da lancistoj kunportante tre grandegajn lancojn. Unu lanco pezas 40 kilogramojn. Kaj lancistoj saltete dancas tenante la lancon sola.


www.youtube.com


www.youtube.com


www.youtube.com