S-ro Levy-Hideo / リービ英雄氏

S-ro Hideo Levy (wikipedia, en la angla)
Mi legis iun presaĵon, kiu havas lian intervjuon, kaj mi prezentas ĉi tie la impresajn partojn el ĝi.

"Mi volis transcendi la Okcident-centrismon"

    Li antipatiis kontraŭ la ĉefurbo Vaŝingtono, en kiu vivis li en la dua mezlernejaj jaroj. La epoko estis en la mezo de la Vjetnam-milito.

    "La urbo kredis ke ĝi dominas la mondon. Do, kion fari, kaj kion farigi, ĉiu opinio estis mono-kolora. Mi sopiris la transcendan vorton super opinioj. Supozeble mi volis transcendi la okcident-centrismon per akiri la japanlingvon."

La japana lingvo estas bela

    "La japana lingvo estas bela. La franca estas ekster la konsiderado antaŭ la beleco de la japana lingvo."

    La beleco de la frazo kun ĉinaj literoj kaj rondaj kanaoj. Japanio ne havis sian literon, japanoj por skribi sian lingvon akceptis fremdajn literojn el Ĉinio kaj poste naskis rondan kanaon. Tiel en unika streĉado kreskigis japano sian propran skriblingvon.


Gento, Ŝtataneco, Kulturo, Lingvo

    Soifo voli skribi en la japanlingvo... Sed, tiam estis en la epoko, ke neeblaĵo estas ke "Eksterlandulo" skribi ion japanlingve. Li suferis pro la centjaran malbenon, ke oni ligas ĉiujn --- Gento, Ŝtataneco, Kulturo, Lingvo --- per egalsignoj.

    Antaŭ ol mi jam ekzistas la tradicio de literaturo de "Nord-Sud-koreo rezidanta en Japanio". Ili daŭre suferadas per sia historia ekzisto; per nur la japana lingvo ili vivas, kvankam ili ne estas japano. Sur ilia suferado mi debutis kiel verkisto.
    Lastatempe mi pensas, ke gento kaj ŝtataneco, ĉio estas fantoma, sed unusole certa afero estas la propra historio de lingvo.

Mi iĝis al japano en la japanlingva mondo

Mi iam estis demandita de usona tradukisto pri la sceno ke gardostaranto staras, "Kiom da gardostarantoj?" Respondis mi, "Mi ne scias. Decidu vi mem ĝin."*1 Antaŭe iam mi demandis tute same al Abe-Kobo, kej ricevis respondon same.
Finfine mi fariĝis japano almenaŭ en la japanlingva kampo, pensinte tiel, mi tre ĝojis elkore.

リービ英雄氏、この人がNHK万葉集の番組に出演して、彼が日本文学、日本語に造詣の深いのは知ってはいた。
ある印刷物に氏へのインタビューが掲載されているのを読んで、印象深かった部分を上にエスペラントで紹介する。

*1:Ĝenerale la japanlingvo ne havas pluralon.