Intervjuo: La perdita dudek jaroj / インタビュー:失われた20年

http://mainichi.jp/articles/20150804/mog/00m/040/003000c

Mi plibonigos la tradukajxon.... (la lasta redukto: 2016-Feb-14)


Intervjuo: La perdita dudek jaroj

Verkistino Amamiya-Karin, "la breĉo tro vastiĝis, ke oni ne povas interkomuniki ene de Japanio".
2015-08-04

S-ino Amamiya, verkisto, kiu malfacile vivis kiel "freeter" *1, plendadas pri senespera situacio de "freeter" kaj pri ilia mizereco.Ŝi parolas, "la socia malegaleco, socia breĉo jam estas tro granda, ke oni ne povas interkomuniki unu la alian, kvankam ni loĝas en la sama lando Japanio. Inter superaj tavolaj homoj kaj malsuperaj tavolaj homoj, iliaj viv-konscio kaj aliaj, ĉio estas malsamaj, kaj ne troviĝas eĉ unu komuna simpatiebla afero inter ili.Tia socio estas iom terura." [Intervjuisto : Omura-Yoosuke, ciferec-raporta centro]




'----Bonvolu prezenti la historion, ke vi fariĝis "freeter".



Amamiya: Mi venis al Tokio celante gajni permeson iradi Belartan Universitaton en 1993, kaj unue ekiradis al prepara lernejo por Belarta Universitato.Kvankam mi iom sciis pri la krevo de la ekonomia bobelo, kiam mi venis al Tokio, sed tiama atmosfero estas ankoraŭ kiel esti en febro de Ĵuliana-dancejo (en kiu gejunuloj ĉiuvespere dancis kun pompaj kostumoj), ankoraŭ bobel-eca atmosfero. Kiam, tiam mi rezignis iri al universitato en 1994, jam oni nomis la siatempon kiel "glacia epoko de dungiĝo". Mi ne sciis kion fari por dungiĝi, kaj mi decidis, provizore, komenci partotempan laboron. Fakte, mi eklaboris, kaj tamen hora salajro pli kaj pli malaltiĝis, kaj antaŭulo diris al mi en laborejo, "vi fariĝis liber-laboranto en plej malbona tempo".



'---- Ĉu vi havis konscion, ke tio estas nur provizora, mallonge daŭrigonta laboro por vi?



Amamiya: Komence mi pensis tiel, sed post duonjaro, mi rimarkis ke mi neniam povos eskapi el ĉi tiu situacio. Je ĉirkaŭ 1995, mi kaj miaj amikoj serĉe babilis, "se niaj gepatroj mortus, tuj ni iĝos senhejmuloj", "aŭ apudvoje mortos". Mi facile fariĝis ne povi pagi lupagon de mia ĉambro pro nur unu foja foresto en malvarmumo, ĉar mi estis partotempa laborulo, kaj oni fermis provizon de gaso aŭ de elektro. En tia okazo, ĉiufoje mi telefonis kaj plore petis monon al miaj gepatroj. Jam mi ne estos dungita kiel regula laboristo (full-time labor), kaj mi ne scias kion fari. Mia vivo iris sur ŝnuro. Tiam en socio la imago de "liber-laboranto" estis laŭvola partotempa laborulo por sia libera tempo, sed ni tute ne sentis nin libera. Sed pliaĝaj generacianoj diris, ke ni estas dorlotate malserioza, malrigora kaj maldiligenta. Do, mi kredis, ke mia malseriozeco igas min en tian mizeran vivon, kaj io gravaj ecoj mankas. Mi neniom pensis, ke la socio estas malbona al mi.



'---- Tute malespera vivo...



Amamiya: Tre ofte, multfoje mi estis maldungita, verdire tio estis kontraŭleĝaj maldungadoj, sed mi nenion sciis. Mi (ne pensis tion maljusta, sed) ricevis tion tiel, kiel mia personeco estis neita. Je simpla laboro, maldungiĝo donas grandan damaĝon mensan al mi. Eĉ ege tedega simpla laboro, kiun iu ajn facile plenumas, ne bezonas min. Tio sentigas min piedbate faligita de plej malalta fundo.



'---- Ĉu vi havis ian spiritan apogon?



Amamiya: Mi iam partoprenis en dekstra asocio. Kiam mi laboris en restracio, la dunganto diris, "kvankam mi pagas al koreano malpli altan salajron kompare kun japana liber-laboranto, koreano estas tamen pli diligenta. Do mi volus anstataŭigi japanon per koreano". Kaj similajn aŭdis mi. Do, mi troe alpremiĝis al tio, ke mi estas japano: Mi estas sur la fundo de la japana socio, kaj mi tute ne diferencas de alilandano. La diferenco inter mi kaj alilandano estas nur "esti japano". Kiam mi estis studento, la socio estas gaja en bobelo, tiam mi kredis plej gravan post-militan japanan "miton", ke ĉiu klopodo nepre estos rekompencita, eĉ se eniriekzamena konkuro tiom estus kruela, aŭ eĉ se la konkuro tiom ofendus nin. Sed kiam mi venis en socion, mi estis tre mirigita pro ke "ĉar la bobelo jam krevis, do ĉiu ĝisnuna afero fariĝis malvera". Aferoj, kiujn plenaĝuloj kaj lernejoj instruis al ni, malveriĝas dauŭze de nur ekonomio, mi pensis. Poste mi pensis, ke mi deziris varolan ideon, kiu neniam skuas pro ekonomia stagnado, kiel Tennoa sistemo kiu ne rompiĝis pro bobela ekonomio. Mi kiel liber-laboranto, vivas en Tokio unu sola, ne havas laborejon, se havus laborejon, sed ofte maldungiĝas... mi ne havas konscion pri aparteco je laborejo. Mi ne havis amikon, ĉar mia laborejo ofte ŝanĝiĝas. Ne povas iradi lernejon, ne povas partopreni en kompania socio, kaj kompreneble mi ne havas najbaran komunumon. Nenie troviĝas loko kiu min akceptas. Sentiĝis ke mi ne apartenas io ajn. Tial mia koro senpaŭze impetis al ŝtato. Nur la ŝtato estas la mia loko. Tiel mi sentis. Mi havis senton de suferanto trompita de edukado, mi facile akceptis naciisman vidpunkton pri la historio, kiun en lernejo oni ne instruas al ni. En la dekstra asocio, en kiu mi partoprenis, troviĝis homoj similaj inter si.



'---- Ĉu la asocio apogis vin, kiu estis en tre malfortika situacio?



Amamiya: Kelktempe. La asocio estas mia unu sola propra loko kiu bezonas min. Por eviti vidi nian amaran realecon ni interparolis pri grandskalaj temoj, ekzemple pri la mondo aŭ Usono kaj tiaj aliaj. Ni neniam temis pri plibonigo de niaj vivoj, aŭ pri niaj laboroj aŭ pri vivtenaj kondiĉoj. Aliflanke dirus, ni longe daŭrigis interparolon recertigi, ke ni estas feliĉaj kaj ni estas en bona kondiĉo pro ke ni estas japano.



'---- Se nun dirus vi pri tio, kion signifis tio?



Amamiya: Ni soifis vortojn, "vi ne estas peka". Superuloj de la dekstra asocio eksplikis, ke en nuna Japanio junuloj embarasate malfacile vivas, tio kaŭzas ke la japana malbona konstitucio estas altrudita, kaj ke malbona fonto estas Usono kaj la japana postmilita demokratismo. Mi ne komprenis la eksplikon, sed tiu doktrino malkondamnis min. Mi ne devas rigardi min peka, do, mi povis eskapi el embarasata sento de vivado. Tial mi iĝis entuziasma al la dekstro.



'---- Kial vi malaniĝis de la dekstro?



Amamiya: Tiam mi estis tiom stulta, ke mi ne sciis la nomon de la japana ĉefministro, sed dekstruloj diris al mi pri aktualaĵoj kaj aliaj. Sed mi iom sciis aferojn, kaj iĝis pripensi per mia cerbo; kaj mi rigardis min, ke mi tute ne estas dekstrulo, diraĵoj de dekstruloj tute diferencas de mia penso. Kaj mi malmembriĝis.



'---- De kiam vi pritraktadis "prekariaton" (malfortika laboristaro aŭ ekonomia surlimulo / precarious proletariat) ?



Amamiya: Je ĉirkaŭ 2006. En 2000 mi eksiĝis de liber-laboranto, kaj iĝis verkisto. Mi hazarde trovis la vorton "prekariato" sur interreto, kaj la vorto hokiĝis en mia koro, kaj mi iris kuvenon de la Maja Tago. Tie, tiam mi finfine eksciis pri la rilato inter novliberalismo kaj malfacilo de vivo aŭ sinmortigo, kaj pri kiel ŝanĝiĝis la japana labora leĝo. Ĝis tiam ĉirkaŭ mi ne-malmultaj homoj sinmortigis, mi pensadis ke iliaj sinmortigoj ne kaŭzas privatajn aferojn sed socian strukturan. Do, mi facile komprenis la paroladon (en la majtaga kunveno).De antaŭ dek kaj kelkaj jaroj pro laborpolitiko aŭ novliberalismo la socia malegaleco intensiĝis; nur privilegiaj klasanoj rajtas normale vivi kaj normale labori en Japanio. Alie, iu estis persekutita de "siaflanka respondeco", kaj kondamnis sin kiel sentaŭgulo, kaj sinmortigis pardonpetante, "pardonu min" sur la postlasita papero. Pli kaj pli severiĝis la labormerkato, iom mallertaj homoj fariĝis ekskluditaj, kaj ili fine (sin)mort(ig)is pensinte, ke ili ne rajtas vivi. Tiajn okazojn mi jam konis. Mi aŭskultis paroladon en la majtaga kunveno, kaj mi pensis, ke ili ne mortis memresponde, sed jam la sistemo estas konstruita, kiu ne plu vivigas homojn. "Mi trovis la kaŭzon, finfine. La malamiko estas tie", tiel mi sentis. Sen elimini tion, nia viva embarasateco kaj malfacileco neniam malaperas. Mi ekkoleris impete.



'---- Ĉu la malamiko estas "sistemo"?



Amamiya: Tiama malamiko estis la reĝimo de KOIZUMI kabineto. s-ro Koizumi estis, por tiel diri, "perfekta" kiel malamiko. S-ro Koizumi prefere uzis terminon "sin-respondeco", kaj li lerte iluziis nin, ke eble li radikale deprenus avantaĵojn el regula dungitaro, kaj ia elfluaĵoj venigus al ni, ne-regulaj laborantoj. Ne persone s-ro Koizumi, sed lia laborpolitiko, malreguligo de laborleĝaro pelas nin. Fakte, laborpolitikoj de antaŭ Koizumi, de kiam aprobiĝis la leĝo pri ekspedita laborado, la direkto de la Liberala Demokrata Partio (regpartio) celas maksimumon de profitoj de gigantaj kompanioj, (per) aliflanke ili traktis junulajn mizerecojn personaj mem-kaŭzitaj. Ĉiuj rimarkis tion kaj ekkoleris.



'---- Komenciĝis ekonomia stagno, kaj kompanioj reduktis kostojn per dungi portempajn laborantojn (kaj maldungis regulajn laborantojn). Kiel vi pensas tion?



Amamiya: Post ke mi eksciis problemon pri prekariato, mi miris pri ke entreprenoj reduktadas kostojn de personaro por sian profiton, kiel / ekster mia supozo. Kvankam mi fieris pri japanaj kompanioj en parto de mia koro, famaj gigantaj kompanioj forĵetis uzitajn ne-regulajn laboristojn, tio abunde estigis senhejmulojn tra stato de ekspedita laboro. (ne-regula dungito --> ekspedita laboristo --> senhejmulo.) Kvankam tiam laŭ onidiro la ekonomio estis en bona konjunkturo, sed ni neniom estis favorita; tre ege mizeraj junuloj multiĝis; iuj vivis per cent mil enoj por monato ekspedite laborante en giganta kompanio. Labor-mondo tute diferencas de junulara antaŭ-atendo, kaj ili tra la vivo neniel povas leviĝi supren, tia sistemo estas jam konstruita. La sistemo lanĉis tiam, kiam ja nia generacio eniris en la socion. En 2006 mi estis 31 jarojn aĝa. Jam tiam samaj generaciaj liber-laborantoj estis iĝanta super 30 aĝaj kaj perdantaj laborojn.Mi rimarkis, ke ili (ni) ne povas trapasi la muron de la 30 jara aĝo, aŭ ke en Japanio super 30-jaraĝaj liber-laborantoj (=senlaboruloj) ne povas trovi laboron.



'---- Kion pensas vi pri sinpravigo de la kompanioj?



Amamiya: Antaŭ ĉio ili diras konstante, ke redukti koston de personaro pravas por venki tergloban konkurencon. Ĉar kompanio celas profiton, riproĉi nur kompanion estus vane. Do, politiko devas bremsi tion kaj reglamenti dungantojn. Dungada regulo, kiu ne irigas ekspluaton ekstreme; kiu pagigias salajron per kiu oni ne facile iĝas senhejmulo. Tiaj leĝaj reglamentoj estas adoptita en ĉiu lando. Japanio estas tiel mem-respondeca socio, ke homoj devas senhelpe vivi per nur salajro. La socio estas malavantaĵa por laborantoj, kaj krome malfortikigo de dungado (malreguligo de maldungado), aŭ redukto de salajro faras ĉiujn vivojn malfacilaj. Pli ol 70% de senlaboruloj ne ricevas la monhelpon de la senlaboriĝa asekuro, kaj ne troviĝas sociala savo pri loĝdomo. Do, senlaboriĝi, tuj senhejmiĝi.



'---- De la 1980-aj jaroj, la fluidigo de dungado disvolviĝis, sed rimedoj por malfortikiĝontaj homoj ne estis zorgitaj...



Amamiya: Jes. Apoga sistemo por laborserĉantoj aŭ sociala serva reto fine aperis post la vilaĝo por senlaboruloj (transvintra batalo dec. 2008 - jan. 2009). Kaj tiuj sistemoj estas nek oportunaj, nek facile uzeblaj. Esence tiaj savaj sistemoj por laboristoj devus esti aranĝitaj je 1986 (la leĝo pri ekspedado de laboro aprobiĝis). Kiam la problemo publike aperis kiel eksplodo de prokrasta bombo, tiam nenia savsistemo troviĝis.



'---- Ĉu homoj de prekariato havas senton, ke Japanio estas riĉa?



Amamiya: Mi supozas, ke neniom sentas ili. En la 1990-aj jaroj, en interparolo ni ĉiam tre iomete konsciis, "riĉa lando, sed malfacile vivi". Sed en la 2000-aj dekjaroj, "Vivo estas malfacila, malriĉa kaj senmona" jam iĝis komuna premiso en interparolo. La vorto "Cent miliono (da popolo), ĉiu mezklasano" vivis ĝis 2005, mi sentas. Kvankam jam ni en la 1990-aj jaroj vivis sub la linio de malriĉo, sed ni ne rimarkis tion pro la iluzio ke Japanio estas ekonomie potenca ŝtato. Ni rimarkis nian situacion vere prokraste. Junuloj estis jam naivaj (ankoraŭ ne estis en la socio), do ili (ni) malfacire rimarkis siajn kondiĉojn. Tiam eĉ unu persono rimarkus tion. En nunaj tagoj, malriĉo de junaj popoloj estas atentitaj, multiĝis homoj kiuj aktivas por ne-regulaj laboristaj problemoj. Kaj pro ke amaskomunikiloj trovis tion problema (junaj malriĉoj estis trovita kiel sociala problemo), sociaj konscioj korektiĝis.



'---- Kiel vi vidas la nunan aktivan situacion?



Amamiya: La situacio estas pli kaj pli malboniĝanta. Laŭ la lasta Nacia Enketo pri Vivteno (2014), la proporcio de homoj, kies vivo estas malfacila, estis la plej granda en la historio, 62.4% (p.5 PDF en la japana). Do, "Ha? kio estas la Abenomikso? (kiel ĝi koncernus al ni?)", ĉu ne? Homoj, kies ĉiujara enspezo malpli ol du milionoj da enoj, multiĝas, kaj ankaŭ la averaĝa nivelo malaltiĝas. La popolo en tavolo de vivprotekto estas daŭre pli ol du cent milionoj.



'---- Kiam la Lehman-ŝoko okazis, la modeste reviviĝanta konjunkturo rapide malboniĝis, kaj "detranĉi (maldungi) ekspeditojn" aperis. Kio necesas por prepari por ke sama situacio okazus denove?



Amamiya: Necesas scii leĝsistemon por memdefendi.Necesas aliĝi al laborista sindikato kiu akceptas eĉ liber-laboranto, ĉar helpe de sindikato oni povas negocii kompanion por ke kompanio ne elpelas lin/ŝin el kompania dormĉambro. Kaj ni havendas sciojn pri minimuma vivprotekto, pri monkompenso pri loĝado kaj savsistemo por laborserĉanto. Utilaj socialaj sistemoj troviĝas ne malmulte, sed tiuj ne estas sciigitaj de la aŭtoritato. En Japanio tiaj servoj pri viv-aŭ-morto estas tute malsufiĉe konataj.



'---- Kion ni ŝanĝu?



Amamiya: Konkretigindaj malgrandaj politikaj taskoj certe troviĝas: pli altigi minimuman salajron, garantiigi diversajn savojn al ne-regulaj dungitoj, reglamenti labortempon por eviti troan laboron mortontan, ktp. Sed la japana socio ŝajnas al mi esti paralizita por ĉi tiu malegaleco. Komence ĉiuj ŝokite aŭskultis nian historion, sed nun neniu miras. Mi sentas, sintenon de homoj jene: "ĉar la socio estas tia, do oni povas fari nenion, ĉu ne?"; "tio estas sorto de progresintaj landoj kiuj negocas por la tutmondiĝo." Inter homoj, kiuj loĝas en sama Japanio, tamen la breĉo jam estis tiel vastiĝinta, ke oni ne povas komuniki inter si. Vivsentoj, aliaj kaj ĉio jam iĝis malsamaj. Inter superaj tavolaj homoj kaj malsuperaj tavolaj homoj, iliaj viv-konscioj kaj aliaj, ĉio estas malsamaj, kaj ne troviĝas eĉ unu komuna simpatiebla afero inter ili. Tia socio estas iom terura. Homoj ne volas helpi tiajn fremdulojn, ne volas eĉ aŭskulti la plendon. Homoj kiuj pensas, ke "ili estas nekomunikeblaj mallaboremuloj, kies mizeroj kaŭzas sin mem", aŭ homoj kontraŭus redividon al mizeruloj per sociala sekurigo, mi supozas. Mi sentas, ke nun socio iĝas tiel.



'---- Kian perspektivon vi havas?



Amamiya: Ni lastatempe nomas nin "endanĝerigita specio". La senco estas jene: ni ne povas geedziĝi, ne povas lasi idojn, ne povas lasi semon, do nia sorto estas rekta estingiĝo. Ĉiuj daŭre restos en nur unu malvasta ĉambro de apartamento, en kiu nun li/ŝi loĝas sola. Baldaŭ eĉ la lupagon de la ĉambro ne povus plenumi liber-laborantoj kaj aliaj ne-regulaj dungitoj. Mi estas jene impresita de la fajrego de dormejo (ĉipa por-unutaga dormejo, amasloĝejo: fotoj) en la urbo Kawasaki: mi vidis nian estontan finiĝon en la fajrego; en tia loko niaj generacianoj mortus sola, mortus en fejrego, ni ne povas elekti aliajn finlokojn.



 
 


kaj aliaj fotoj post la fajrego: http://mainichi.jp/graph/2015/05/20/20150520k0000m040104000c/012.html


'---- Kian planon vi havas dum venonta kvin aŭ dek jaroj?



Amamiya: Mi iam kredis, ke la problemo de nia generacio baldaŭ solvus aŭ ial surteriĝus (atingus) al ie pli-malpli bona etaĝo per nia movado. Mi kredis, ke ie troviĝas la solva punkto, ĉar ĝeneraliĝus la rekono ke niaj generacianoj ne estas pekaj, kaj sekuriga reto estas necesa. Sed, eĉ ĝis nun nenio okazis dum dek jaroj. Do, mi devas ne forlasi tiun problemon kiel nian propran generacian problemon ĝis ia solvigo. Antaŭ dek jaroj la problemo estis malriĉeco de junuloj, sed ili jan ne estas junaj, sed mezaĝaj kaj pli kaj pli maljuniĝas. Gravas, kie / kiel ĉi tiu (nia) generacio estos savita.


# Amamiya-Karin: Naskiĝis en 1975, en la gubernio Hokkai-do. Post mezalta lernejo, tra punk-roka kantistino kaj aktivulo de dekstro, fariĝis verkisto. En 2000 ŝi debuitis per la unua verko "Surter-Infera Paradizo" en la literaturan mondon. Ŝi publikadas verkojn temitan pri malfacila vivo de junuloj. Aliaj verkoj: "Prekariato", "Batal-taglibro de Amamiya-Karin". La verko "Vivigu nin! Azirserĉantiĝanta junuloj" estis premiita de Japana Ĵurnalista Konsilio. La zorganto de "Reto por Anti-malriĉeco". La plej nova: "Realo de milito de dek kvar jarojn aĝ-iĝo".

*1:free + Arbeit + -er = provizora laborulo, duon-senlaborulo. Oni diris, "freeter" mem elektas vivtenadon de nur fragmentaj provizoraj laboroj