| Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. | |
| Ŝi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, | |
| sed ŝi estis profunde enpensa. | enpensa: 考え込んだ |
| Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. | |
| En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari. | |
| En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, ekzistis restoracio. | |
| Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. | |
| Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon por malgranda servisto. | alpago: 割増料金 mansardo 屋根裏部屋(既出) |
| Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj. | spesmiloj: 数千スペソ |