*[マルタ] 7-0008

  Marta efektive ricevis laboron.  
Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis por ŝi lecionon de franca lingvo.  
Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj. fosejo: 採掘場・掘る場所
En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. sxpareme: つましく、倹約的に
Ŝi povis vivi!  
Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj. たけのこ生活してたのね。
  Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino.  
《Se, --- diris Zminska, --- en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, konscienca: まじめな
tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj;  
tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi.》  
  Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino.  
En la kapo de Marta profunde enfortikiĝis la du vortoj 《konscienca kaj kapabla》. enfortikigxi: 強く根付く
  La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon,  
la duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; なぜだかわからないけども、2つ目の言葉を拒絶しようと努力した。
ŝi deziris forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco. malserenigi: 陰鬱にする
はじめてやってきた・久しぶりの・つかの間の安堵を乱すものであるかのように