*[マルタ] 7-004

  La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur la menso de Marta.  
Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro,  
kiam, malĝoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun,  
kaj de ĉiuj belaj objektoj, kiujn ŝi kutimis vidi, [(perdo) de cxiuj belaj objektoj]
ŝi plorante rifuzadis manĝon,  
levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro,  
Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj.  
Hodiaŭ la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon.  
Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio?  
Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en nekonatan mondon,  
ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri si mem. precize: 精密に・厳格に
Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar horoj,  
ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn al ŝia estonteco. konturo: 輪郭・外郭
La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita.  
Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.