*[マルタ] 6-0059

  Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide: sxultroj: 両肩
  --- Vi ripetis multfoje la demandon:  
kial? Ne formulante kategorian respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.  
  Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon. orakolo: 宣託
  La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole. "vitrigi: ガラス状にする
pupiloj: 両の瞳"
  Ludovikino Zminska leviĝis.  
En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.  
  --- Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ.  
Ĝenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon.  
Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn,  
sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en rilato al la bezono;  
sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero,  
sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro!  
Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn;  
cetere ĝi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran.  
Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.  
  Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro. rigideco: 剛性、緊張、かたさ、こわばり