--- Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? --- | |
diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris apud la kanapo. --- | |
Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi, | |
tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. | |
Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon. | |
Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, | |
memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel ĉe fraŭlino Dupont! | |
La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen la eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino. | fizionomio: 顔貌 riverenci: 敬礼する |