*[マルタ] 7-0019

  Mario ne povis deteni sin de rideto.  
Tamen ŝi levis la ŝultrojn, kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano,  
ŝi diris kun teno de facila riproĉo:  
  --- Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!  
  Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino. suprensalti: 跳び上がる
  --- Pardonu, Marinjo, pardonu! ---  
li diris kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe, --- patosa: 情熱的な
mi estis tiel ravita! ho! esti ravita: 魅了された
  Li sidiĝis sur ŝego apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al la koro, denove levis la rigardon al la plafono.  
Mario rigardis lin tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.  
  --- Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? ---  
ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton.  
--- Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis?  
Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton.  
  --- Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, --- diris la juna homo kun nova ekĝemo;  
--- ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon...  
  Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.  
Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.  
  --- Kio? --- ŝi diris, --- vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo?  
  --- Jes, kuzino, --- respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; kuzino: 女のいとこ
--- mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj.  
  --- Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?  
  --- Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino.  
Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno...  
Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!